Danango (Da Nang)
Dum la festeno mi diris al Suong, ke devas foriri ĉi-tage al Danango, laŭ la konsilo de junulino, kiu planis por mi tiun vojaĝon. Ŝi grave malĝojiĝis kaj eĉ diris, ke ne pu volas paroli kun mi, sed poste ŝia bonkoreco venkis angoron kaj ŝi aranĝis por mi foriron per litobuso. Bushaltejo situis apud la hotelo de Suong, do mi havis la eblecon foti ankaŭ ĝin. Adiaŭ bela Suong!

Mi neniam antaŭe vojaĝis en litobusoj, do unue ne komprenis por kio ŝoforo donas al mi plastosaketon ĉe la enirejo. Nur poste mi vidis, ke ene ĉiuj pasas nudpiede aŭ en ŝtrumpetoj, metinte ŝuojn en plastosaketojn. Mi ne estas postulema rilate komforton, do baldaŭ adaptiĝis al sia plej malantaŭa kuŝloko. Tiuj litobusoj estas tre populara transporto en Vjetnamio, kie fervojoj estas subevoulintaj. Litobuso ordinare iras tagonoktojn laŭ longa itinero, do homo devas kontroli por ne preterpasi ĝustan elirlokon. Tri vicoj da duetaĝaj litoj, biotualeto, tapiŝetoj surplanke – ĉio ĉi plej multe memorigis al mi rusian senĉambran pasaĝeran vagonon, kiu estas konsiderata plej ĉipa, sed malkomforta, do baldaŭ tute aboliciita en Rusio.

Post ĉirkaŭ 40 minutoj mi jam estis en Danango. Hotelo Happy Day, mendita laŭ la rekomendo, estis bona, mi povas konsili ĝin al iu ajn. Ĝi situas sur la riverbordo, inter la du belaj pontoj, kiuj estas parto de la ĉefaj vidindaĵoj de tiu urbeto. Sur kajo oni povas vidi ankaŭ diversajn skulptaĵojn, sufiĉe tradiciajn (Budho, bestoj, ktp).

Rimarkindas la Muzeo de la ĉama skulptarto, en kiu estas prezentataj arkeologiaj malkovroj pri tiu antikva kulturo, malaperinta antaŭ pli ol miljaro. Hinduismostilaj reliefoj kaj figuroj donas bonan impreson, kvankam la muzeo mem estas malmulte prizorgata, kun kadukaj etikedoj kaj malmultaj klarigaj tekstoj.

Mi planis viziti ankaŭ la templon de la fama kaj tute vjetnama sekto Cao Đài, sed taksiisto diris, ke ĝi estas fermita. Sekvan tagon mi foriris al Hojano.

Hojano (Hoi An)
“Vi nepre devas viziti ĉi urbon, ĝi estas tre bla, plena je malnovaj konstruaĵoj, ni ŝatas ĝin” diris Suong. Ĉiuj renkontitaj de mi vjetnamoj samopiniis. Bedaŭrinde mi ne havis la eblecon plenĝui tiun urbeton.

Hojano renkontis min per pluvego, kian mi neniam antaŭe vidis. “Kaj poste ekpluvis kaj pluvis dum kvar monatoj” – mi ofte rememoris tiujn vortojn el “Forrest Gump”. En tiuj tagoj mi komprenis, kio estas vera tropika pluvego. Mi eliris el la hotelo kaj post kvin minutoj miaj sandaloj tute malsekiĝis. Mi aĉetis polietilenan pluvmantelon (ĉar ajna ombrelo estus tute senutila), sed miaj aliaj botoj samrapide akvumiĝis, kaj ĝinzo ankaŭ. Mi elprenis surstrate rezervan poŝtelefonon kun loka SIM-karto (Nokia en ŝtala ŝelo) kaj parolis sub pluvo ne pli ol tri minutojn kaj tuj estis punita – dum du postaj tagoj ĝi misfunkciis, konfuzis literojn kaj post fingropremo sub ĝia ekrano disfluadis akvomakuloj. Do finfine mi surmetis ŝorton kaj rezinajn sandaletojn kaj iris konatiĝi kun la urbo.

Ĝi estas vere malnova kaj malalta, plenas je turismaj vendejoj kaj kafejoj, suveniraj butikoj staras ĉiupaŝe. Mi ne ŝatas amasajn memoraĵojn, do aĉetis nur paron da T-ĉemizoj en dezajnista vendejo, kies mastrino dudek jarojn loĝis en Kanado (ni interparolis iom).

La unuan tagon mi laŭkutime vagadis en hazarde elektita direkto, ĉi-kaze ne tre sukcese. Unue malaperis vendejoj, poste malmultiĝis iuj ajn domoj kaj mi paŝis en preskaŭ plena mallumo laŭ nekonata vojo inter akvujoj kaj kampoj. Foje videblis dometoj kun malfermitaj pordoj, malantaŭ kiuj homoj kuŝis aŭ sidis surplanke, manĝis, babilis kaj spektis teledivon. Apud mi ie kaj tie preterveturis motorciklistoj, foje rato glitis al lago. Mi jam pensis, ke fine tiu vojo kondukos min al iu apudurba vilaĝo (ĉar mi neniam revenas per la sama vojo), sed jen aperis flanka vojo kaj mi forlasis tiun urborandon.

Sekvan tagon mi vizitis plurajn pagodojn, inter kiuj rimarkindas la ĉinaj, trairis la faman Japanan ponton, kiun jam du jarcentojn gardas ŝtonaj hundo kaj simio. Laŭ alia, moderna ponto mi transiris riveron kaj promenis laŭ kajo, sur kiu staras pluraj statuoj – fruktoj de la skulptista konkurso, okazinta antaŭ kelkaj jaroj. Foje mi profundiĝis en iun tute vjetnaman kvartalon, malrapide paŝante inter betonaj dometoj. Iom ebria mezaĝa viro alparolis min de ŝtuparo: “Where are you from?” – “Russia” – “Ho, Russia! Moskva!” Ni babilis iom en la kutima (por mi, kiu konas nur Esperanton) kvazaŭangla piĝino kaj poste li amikeme montris al mi elirvojon en tiu kvartalo.

Mi provis viziti lokan muzeon, sed ĝi estis fermita, do mi denove vagadis (pli ĝuste – vadis) tra la urbo. Post dutaga “flosado” laŭ la stratoj mi komprenis, ke plia tago en tiu akvario tute fiŝigos min. Mi rapidis al mia hotelo Thanh Bình III (aĉa kaj relative multekosta – 30 dolarojn tage) kaj petis ŝanĝi la tempon de la foriro. Kiam akceptisto finfine komprenis min, estis jam 18:45, dum litobuso estis forironta je 19:00, do: “Vi havas 5 minutojn”. Tio sufiĉis por suprenflugi al la tria etaĝo, paki aĵojn kaj forkuri al la strato, kie jam atendis min minibuso, kolektanta gastojn el diversaj hoteloj. Jam en la bushaltejo, lastmomente mi rimarkis foreston de mia busbileto, aĉetita en Danango. Mi malfermis la valizon, trafosis ĉion, kontrolis ĉiujn poŝojn, sed vane. Ĝi malaperis senspure. Plejparto de miaj kunvojaĝontoj jam eniris la alvenintan buson, kiam mi sukcesis interkompreniĝi kun halteja oficistino kaj ricevi novan bileton. Kompreneble por mi denove restis plej malantaŭa loko, tamen sufiĉe komforta por mi. Je la 6-a matene mi devis alveni Njaĉangon (Nha Trang).

Inundo
La nokto estis ne tre komforta – senĉesa pluvego kaŭzis sufokan atmosferon, kion malmulte mildigis eĉ la malfermita de mi fenestreto kaj aldone apud mi ronkis dika ĉino. Tamen plej ĝena estis la mateno.

Mi vekiĝis je la 5-a kaj rimarkis, ke nia buso staras senmove. Mi provis endormiĝi denove, sed malsukcesis kaj unu horon poste elbusiĝis. Tio ne estis Njaĉango (Nha Trang). Ni staris ene de longa vico da busoj kaj kamionoj, inter kampoj, rande de iu urbeto. La pluvego feliĉe ĉesis, sed ĝia efiko daŭris. Dekstre de la ŝoseo staris dometoj, ĉirkaŭitaj de akvo, en kiu vadis ties loĝantoj. El la akvo videblis nur iliaj ŝultroj. Iu viro streĉe postsekvis rufan hundon, fine atingis ĝin, metis sur la ŝultron kaj naĝis reen.

Maldekstre grupo da homoj observadis viron kun fiŝreto enmane. Li merĝis ĝin en flavkoloran kanalon, post kelka tmpo levis kaj ĉiuj scivoleme rigardis la predon. Ordinare tio estis unu aŭ du fiŝoj, kio tamen sufiĉis por elvoki aproban rumoron. Apude paŝtis sin nigra bubalo. Tio estis Kuangngajo (Kuang Ngai).

Poste mi eksciis, ke la pluvego elbordigis lokan riveron, kiu siavice inundis la vojon. Do polico blokis ĝin – ĝis la akvo malaltiĝos. Do ni estis kaptitaj, same kiel pasaĝeroj de dekoj da aliaj aŭtoj, senmoviĝintaj antaŭ la vojkruciĝo. Inter ili mi vidis eĉ ne unu ruson, supozeble ankaŭ esperantistoj mankis, do mi estis en tute fremdlingva medio. Vjetnama vendistino al mia demando pri malblokado de la vojo ride fingromontris al mia horloĝo, imitante horloĝmontrilon alveni la 3-an posttagmeze. Diable!

Foriri tro malproksime estus danĝere, ĉar la buso povus ekmoviĝi ajnamomente, sed post ioma tempo mi komprenis nian movdirekton, do decidis promeni tiuflanke. Malgrandaj dometoj, simple vestitaj homoj, ĉipaj kafejoj kaj vendejoj. Turistoj apenaŭ vizitas tiun lokon, do mia persono allogis ne nur infanan atenton. Mi provis mendi manĝon en kafejo, kio multe ekscitis kelnerinojn. Fine iu knabino alvenis kaj donis al mi menuon… tute en la vjetnama lingvo. Fine mi sukcesis sufiĉe bone tagmanĝi en alia kafejo kontraŭ nur 70 mil dongoj ($3,5).

Loka bazaro okulfrapis per sia kadukeco, pluraj tendoj estis kunvolvitaj, inter rubo promenis parte senplumigitaj kokinoj, tre kompatinde aspektaj. Plej multe da vizitantoj kolektiĝis ĉirkaŭ la tapiŝeto, sur kiu kuŝis amaso da sandaloj. Junulinoj kun motorciklaj kaskoj surkape almezuris ilin, balanciĝante sur unu piedo.

Laŭ nia movdirekto la vojo estis blokita de la vojpolicanoj en flava uniformo en du lokoj. Ili lasis nur motorciklojn kaj armeajn ĵipojn, ofte kun alkroĉitaj boatoj sur ŝasioj. Interalie mi vidis ĉi-tie la rusian ĵipon UAZ (malnovan modelon). La inundo ŝajne estis vere serioza. Torentoj de flava akvo impetis kun bruo sub betonan ponton, de kiu gapis ilin pluraj rigardantoj. Flankaj stratoj estis tute kovritaj je akvo, homoj vadis ĝisgenue, pene tragrimpis motorcikloj. En unu loko la ŝoseo estis inundita laŭlonge je ĉirkaŭ 200 metroj. Plej amuza ŝajnis al mi la reklamŝildo “iPhone service” meze de tiu flakego. Mi ŝanceliĝis iomete, sed poste ekis kaj vadis tra la inundo. Proksime de mi paŝis knabino en blanka ĉemizo, fine de la vojo ŝi ridetis al mi: “Happy day!” Optimismaj vetnamoj!

La tago estis longa. La aŭtonoma akumulatoro savis mian iPhone, kiu jam kelkfoje tute malŝarĝiĝis. Je la 5-a posttagmeze la karavano ekmoviĝis kaj sekvan matenon ni finfine alvenis Njaĉangon.