Atentu, kiu plu sekvas – malkaŝas la intrigon!

Ĉu Sinjoro estas bonkora kaj se jes, do kial Li lasas malbonon al la mondo? Kial mortas, ofte ege terure, plej noblaj kaj senkulpaj dum aĉuloj plu vivas kaj prosperas? Ĉu homo povas kontraŭstari Dion? Jen kernaj demandoj, respondojn al kiuj pene serĉas herooj de la filmo.

La gepatroj perdas sian infanon, kiu mortas pro kancero. Antaŭe ili estis tre religiemaj kaj eĉ predikis diversloke la Dian vorton, sed tiu bato renversas ĉion. “De amo ĝis malamo estas nur unu paŝo” diras la proverbo kaj ĉi-kaze ĝi ege pravas. La malĝojo tiom trafis la korojn de tiuj evidente fortaj homoj, ke ili ribelis kontraŭ sia antaŭa Sinjoro kaj deklaris militon kontraŭ Li. Multaj personoj en la homa historio elektis tiun vojon, estiginte ateismon, foje eĉ agreseman. Sed nura malagnosko ne sufiĉis por kontentigi koleron de la gepatroj kontraŭ la perfidinta ilin Ĉionpova, kiu estas neatingebla kaj nevundebla. Do ili decidis mortigi… infanojn. Por kio? “Por ke aliaj homoj ankaŭ konvertiĝu al demonoj” klarigas la murdistino.


Tia konduto malgraŭ sia ŝajna frenezeco havas certan logikon. Se oni ne povas rekte lezi malamikon, do almenaŭ multigu liajn kontraŭulojn. Laŭ judismo kaj kristanismo, falinta anĝelo iĝas demono. Li scias, ke li pereos kaj la fino estos terura, sed li jam ne povas liberiĝi de malbono kaj plu militas kontraŭ Dio kaj Liaj estaĵoj. “Lasu la infanojn veni al mi… ĉar el tiaj estas la regno de Dio” (Mar 10:14) – Jesuo klare difinis malaĝulojn kiel siajn plej amatajn estaĵojn, imiteblajn kaj gardendajn. Do apenaŭ mirindas, ke nome ili iĝis viktimoj de Liaj kontraŭuloj. La historio rakontita de la kanada reĝisoro Denis Villeneuve montras sukceson de tiu taktiko.
La patro de unu kaptita knabino freneziĝas kaj decidas memstare savi sian filinon kontraŭ iu ajn prezo. Li forkaptas demenculon, kiun li konsideras komplica, kruele torturas lin kaj samtempe preĝas – sed kun ĉiam pli granda peno, ĉar la vortoj “..kiel ni pardonas malamikojn niajn…” ne plu konvenas al liaj agoj.
La polica enketisto estas pli malvarmsanga, sed ankaŭ li perdas la kapon kaj ne povas pensi pri io ajn krom tiu enigmo. Lian vizaĝon distordas tiko kaj en iu momento li eksplodas, kaptas la arestiton kaj batas lin kontraŭ tablo, postulante tujan konfeson. Kaj li tuj pagas tion: la arestito malingas lian pistolon kaj pafas en sian buŝon. Tiel lasta espero malkaŝi la aferon denove forvaporiĝas.
Tiu sinmortiganto, supozeble tute ne rilata al la krimo, ankaŭ estis entirita en la kontraŭdian militon – li ne povas mortigi iun (krom sin mem), sed diligente imitas infanmurdistojn kaj iliajn agojn. Lia domo plenas je serpentoj kaj infanaj vestoj, makulitaj de la porka sango kaj en korto estas enterigitaj rompitaj manekenoj.
Eĉ la homo plej proksima al Dio – sacerdoto, ne povis eviti tiun sorton kaj estis trafita de la nigra demona stampo. Antaŭ pluraj jaroj la patro de la mortinta kancerulo konfesis al li en preĝejo, ke li jam murdis 16 infanojn kaj daŭrigos sian militon kontraŭ Sinjoro. La konfesmistero mapebligas denuncon al la polico, do la sacerdoto turmentiĝis je malfacila elekto inter du pekoj kaj fine mem iĝis murdisto, mortiginte fiulon en sia hejmo. Eble pro tio jarojn poste la enketisto trovis lin vespere ronkanta surplanke inter malplenaj viskiboteloj. Ja eĉ farita pro plej bonaj intencoj krimo estas pagenda.
Alia grava simbolo, plurfoje ripetata en la filmo, estas labirinto. Nun transformiĝinta al la nura ludilo por infanoj kaj plenkreskuloj, komence ĝi estis inĝenia kreaĵo de metiisto Dedalo, danke al kiu reĝo de Minoo (kies dinastio nomiĝis en la helena labrys) tenis en subterejo monstron Minotaŭron. Tiun signon portis la ĉefa murdisto kaj arde desegnis lia posteulo-imitanto. La demenca knabo respondas post plurtagaj torturoj al la demando pri trovloko de la knabinoj: “Ili estas en labirinto”. Nome tie, en nigre malluma labirinto de homa animo nestas malbono, kiu ĉirkaŭprenis multajn heroojn de la filmo – krimulojn same kilel iliajn viktimojn.
Feliĉa fino ĉi-foje okazis, sed ne por ĉiuj. En lastaj kadroj ni komprenas, ke la ĉefa heroo plu restas kaptita en la subterejo kaj vane vokas helpon. La knabinoj estis liberigitaj, murdistoj mortigitaj, sed ĉu la demonigitoj iam sukcesos reakiri siajn homajn animojn kaj repaciĝi kun Dio, kies ordonojn ili rompis? Kiu entute lanĉis tiun militon, estigitan de la morto de la amata ido? Ĉu Dio mem?
“Voru, Sinjoro” ekkriis Curt Garrish el novelo “Reveninta Kaino” (“Cain Rose Up”) fare de Stephen King, kaj ellasis la ĉanon, sendante kuglon kontraŭ laŭvica homo, hazarde vidita en lia cellorno. Sed jen demando: ĉu Li aŭdas nin?