Naftoklubo
OPEL (Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj; angle: OPEC) ofte estas nomata kartelo, do monopolisma unuiĝo kiu celas reguligadon de la prezopolitiko. Pro tio ekzemple Usono provas apliki al ĝi sian konkurencan juron. Tamen multaj juristoj konsideras OPEL la internacia organizaĵo, kion interalie pruvas ĝia alta statuso ĉe Unuiĝintaj Nacioj.
Verdire interkonsentita prezopolitiko estas la ĉefa, sed ne sola celo de OPEL, apud aliaj kiel stabiligado de naftoliverado, pli efika investigado de la naftoenspezoj kaj helpo al evoluontaj landoj. Tamen reguligado de la naftoprezo estas sendube plej grava tasko de OPEL.

Ĉi-rilate la okcidentaj konsumantoj apenaŭ rajtas riproĉi siajn orientajn gefratojn pri “kartela komploto” kontraŭ libera naftomerkato, ĉar tiu lasta ĉiam ekzistis nur surpapere. Ĝis la 1970-aj jaroj la “naftoklubo” konsistis el la sep plej grandaj okcidentaj kompanioj: British Petroleum, Chevron, Exxon, Gulf, Mobil, Royal Dutch/Shell kaj Texaco. La tiel nomataj «Sep fratinoj» subpremegis siajn partnerojn el subevoluintaj landoj, aĉetante nafton kontraŭ mizeraj groŝoj.
Tiu ekonomia koloniismo ne povis daŭri eterne, ĝia ĉesigo estis nura tempodemando. Unue en 1953 Irako kaj Sauda Arabio interkonsentis pri la komuna politiko rilate naftoeksportadon. Ses jarojn poste en Kairo okazis la Araba naftokongreso. Sed la “Sep fratinoj”, alkutimiĝintaj al sia plenpoveco, preteraŭdis ambaŭ alarmosignalojn. Anstataŭ ŝanĝi sian politikon, post kelkaj monatoj ili denove atakis la merkaton, faliginte la prezojn ĝis plej suba limo.
Unua ribelis Venezuelo, laŭ propono de kiu la 10-an de septembro 1960 en Bagdado kunvenis reprezentantoj de Irano, Irako, Kuvajto, Sauda Arabio kaj Venezuelo mem. Kvar tagoj da diskutoj rezultigis komunan dokumenton, kiu anoncis establon de OPEL. Kiel reagis la mondo? Ŝajne ĝi tute malatentis la eventon.

Adiaŭ, malmultekosta nafto
La ĵuskreita naftoklubo baldaŭ kreskis kaj ekhavis nunajn formojn. Ĝis 1975 al OPEL aliĝis Kataro, Indonezio (forlasis en 2008), Libio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Alĝerio, Niĝerio, Ekvadoro kaj Gabono (eksmembrigita en 1994). En 2007 la “membrokarton” akiris Angolo, konsiderata inter plej promesplenaj naftoproduktantoj de Afriko. En la mezo de la 1970-aj OPEL jam kontrolis preskaŭ duonon de la monda naftoproduktado kaj estis sufiĉe influa por montri siajn fortikajn dentojn. Decida horo venis en oktobro 1973.

Kiel kutimas en la historio de naftoindustrio, ŝlosilan rolon tiukaze ludis politiko. La 6-an de oktobro Sirio kaj Egiptio atakis Israelon, komencinte la Jomkipuran militon. En batalkampoj araboj malsukcesis jam post 18 tagoj, do ili ekuzis la “naftan armilon”. Detrua efiko por la monda ekonomio estis komparebla kun atomeksplodo.
“Bataloj” en la nafta fronto komenciĝis la 17-an de oktobro, kiam OPEL deklaris embargon por naftoliverado al Usono, ĉefa aliancano de Israelo. Por la landoj de Okcidenta Eŭropo naftoprezoj plialtiĝis je 70 %. Dum unu nokto prezo de naftobarelo kreskis de 3 ĝis 5,11 dolaroj, en januaro nafto kostis jam 11,65 dolarojn. Tio estis vera katastrofo.
Prezobato estis aparte frakasa, ĉar tiutempe la usona ekonomio jam elĉerpis grandan parton de siaj naftorezervoj kaj forte dependis de la importo. La embargo daŭris ne tre longe – ĝis marto 1974, sed la ŝoko estis grandega kaj dum la tuta jaro borsa indekso Dow Jones falis je 45 %. La erao de malmultekosta nafto finiĝis senrevene. Komenciĝis la tempo de OPEL.

Enspezo ne egalas al riĉo
«Dum iu militas – alia profitas», diras la rusa proverbo. Arabaj ŝejkoj ĉiam subtenadis la liberigan lukton de la palestinanoj kontraŭ la israelaj okupaciantoj. Tamen nome politika malstabileco en la regiono inkluzivigas en la naftoprezon “militriskon”, profitigante naftoproduktantojn.
Tio klare evidentiĝis en 1978, kiam post la Irana revolucio kaj la interkonsentoj en Camp David naftoprezo atingis 40 dolarojn. Tio ripetiĝos plurfoje – ja ŝlosilaj naftoregionoj ĉiam estis nestabilaj kaj plej gravaj naftorezervoj koncentriĝis en landoj, kun kiuj laŭ la esprimo de iu politologo neniu ŝatus havi aferojn.

Ĉi-kaze evidentiĝis interesa faktoĉeno: OPEL bone plenumis siajn taskojn dum altiĝo de naftoprezo. Sed se prezo malaltiĝis, do la “ĉionpova” kartelo malsukcesis deteni ĝin. Ekzemple en la komenco de la 1980-aj naftoprezo preskaŭ duoniĝis, kion kaŭzis sekvoj de grandaj energiŝparaj programoj kaj ekuzado de naftominejoj en aliaj landoj.
La situacion influis ankaŭ la usona diplomatio, kiu rapide lernis lecionojn de la naftokrizo de 1973. Ĝi baziĝis sur la strategio de “du atlasoj” en Proksima Oriento, kies rolojn devis ludi Irano kaj Sauda Arabio. Sekve de tio la irana ŝaĥo, kiu eĉ antaŭe ne partoprenis la embargon, iom post iom rezignis je la pozicio de “prezoakcipitro” kaj iĝis pli cedema ĉi-rilate. Tiutempe inflacio, malŝparemo kaj korupto en la subite riĉiĝinta Irano tiom disfloris, ke la ŝaĥo amare resumis sekvojn de la “naftomodernigo”: “Ni ekhavis monon, kiun ne scias elspezi”.

Fatala malkonsento
Tiuj vortoj plej trafe montras ne nur fantomecon de la naftoprospero, sed ankaŭ nesupereblan abismon inter la OPEL-landoj. Por Sauda Arabio kaj Kuvajto kun ties malmultenombraj loĝantaroj kaj grandegaj naftorezervoj plej aktualaj estas ne subtenado de la alta naftoprezo, sed efika investado de la naftoenspezoj. Tute alie kondutas la registaro de la dense loĝata Niĝerio, kiu unuavice devas manĝigi siajn 152 milionojn da civitanoj, por kio ĝi povas uzi naftorezervojn trioble malpli grandajn ol tiuj de Kuvajto, en kiu loĝas 3,5 milionoj da homoj. Oni ne forgesu, ke la buĝeto de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj dependas de la naftoeksportado nur je 48 %, dum al Niĝerio nafto donas 97 % de ĉiuj enspezoj.

La landoj kiel Alĝerio aŭ Angolo malmulte influas la mondan naftomerkaton – kvankam ili havas la samajn membrorajtojn. Tradicie separate kondutas araboj, kiuj aldone establis la Organizaĵon de la arabaj naftoeksportantaj landoj (OAPEL; angle: OAPEC). Irano malgraŭ siaj gravaj naftorezervoj ĉiam estas konsiderata de la araboj kiel fremdulo pro etnaj kaj religiaj diferencoj. La persoj, aldone ŝijaistoj
Sekve de tio la laŭaspekte monolita kartelo, alrigardata de pli proksime evidentiĝas eble ne koloso sur argilaj piedoj, sed certe ne ĉionpova giganto. Rolon de ĉefaj “prezoakcipitroj” nun ludas Venezuelo kaj Irano – la du “revoluciaj” reĝimoj, kiuj apenaŭ povus pli malbonigi siajn rilatojn kun la Okcidento kaj devas iel ajn plenumi sociajn sindevigojn. Aliflanke ilin kontraŭstaras la arabiaj landoj, gvidataj de Sauda Arabio. Por ili pli gravas stabileco kaj konsekveco ol ĵusa profito. Nome la Saudidoj provokis en decembro 1985 la prezomiliton, draste obligante la naftoproduktadon. Dum kelkaj monatoj naftoprezo malaltiĝis de 27 al 12 dolaroj, kio fine ruinigis la malfortiĝintan sovetan ekonomion.

Senpovaj gigantoj
Do kiel funkcias tiu bunta teamo, en kies manoj troviĝas ĝis 40 % de la naftoeksporto kaj 77 % de la mondaj naftorezervoj? La naftoreguliga mekanismo estas sufiĉe simpla. Je certa perodeco kunvenas la Konferenco de ministroj (kutime temas pri ministroj de nafto, elminiga industrio aŭ energio). Ĝi nomas strategiajn celojn de la organizaĵo (ĉu plialtigi aŭ malaltigi naftoprezon), post kio oni interkonsentas pri komuna naftoproduktado kaj donas al ĉiu lando certan kvoton. Sed ĉi reguliga valvo funkcias ĉiam pli kaj pli malbone. Tion kaŭzas objektivaj kialoj.

Kiel naskiĝas prezoprognozoj en ĉi sfero? La ĉefaj analizcentroj (Internacia energia agentejo, OPEL, Usona Administracio pri energia informado, konsultagentejoj) metas en la prezoformulon la atendotan ekonomian kreskon, kurantan naftoprezon, antaŭan postuladon pri nafto kaj prezojn de ĝiaj anstataŭigiloj. Kalkulojn oni faras surbaze de la monopolisma modelo, laŭ kiu naftodeficito ne kovrita de alies naftoproduktado estos tute kontentigita de OPEL.
Tamen dum la lasta duonjarcento la situacio grave ŝanĝiĝis. Multaj landoj-partoprenantoj jam transiris sian “naftopinton” kaj alfrontis daŭran malkreskadon de la naftoproduktado. Dume la interna naftokonsumado en la OPEL-landoj ĉiam pli kreskas kaj investoj iom post iom transŝoviĝas al natura gaso. Ministro pri nafto de Kataro, Abdula Atija jam en 2008 diris: “Ni elminigas nafton je maksimumo de niaj eblecoj”.
Ĉio ĉi igis plurajn ekonomikistojn konkludi, ke la kartelo jam ne havas necesajn (do almenaŭ 20 %) rezervojn por kovri kreskantan naftopostulon. Escepton konsistigas eble la arabiaj landoj kaj Venezuelo, sed eĉ ili alfrontas gravajn malfacilaĵojn.
Do aperas la demando: kiu reale regas la naftomerkaton?

Spekulanto rulas la mondon
Unue oni rigardu kiel okazas naftovendado. Plej granda parto de nato estas vendata milojn da kilometroj for de la naftoproduktantaj regionoj – en la Londona interkontinenta kaj Novjorka vara borsoj. Do naftoprezo kreiĝas surbaze de agoj de pluraj borsoludantoj, kiuj havas specifajn motivojn, ofte tre malproksimajn de realaj bezonoj de ekonomio kaj des pli de OPEL-planoj.
Pro tio oni ofte vidas prezosaltojn, pri kiuj certe respondecas nur borsospekulado. Ekzemple en 2007 prezo de naftobarelo plialtiĝis de 50 ĝis 90 dolaroj. Kaj tio okazis dum la granda ekonomia krizo, kiam industria produktado draste malkreskis! Ĉu paradokso? Tute ne. Nome la krizo stimulis la kreskon de la naftoprezo, kiu iĝis plej oportuna aktivo, kapabla protekti monon de investontoj. Kapitaloj de spekulfondusoj fuĝis de la disfalanta hipoteka sistemo de Usono kaj dum palpelbruma daŭro plenigis la naftomerkaton. Pro tio foje kvanto de nafto kaj naftoproduktoj, vendataj en borsoj tra la mondo, dekoble superas la kvanton de naftoproduktado.
Sur tiu fono jam ne aspektas grava troigo la vortoj de Ed Crooks, naftogasa redaktoro de Financial Times: “La forto de OPEL paliĝas antaŭ la influo, kiun havas rilate energion vetero kaj tutmondaj investofondusoj… Se spekulantoj decidos, ke naftoprezo falu, do neniu OPEL kapablos haltigi ĝin”.

Kara ĉipa nafto
Apenaŭ ekzistas io pli interesa ol detruado de mitoj. Do oni iru plu. Ĉu ni vere vivas en la epoko de multekosta nafto? Diskutinda demando. Nun (20.09.13) nafto de la speco Brent kostas 108 dolarojn. Ĉu multe? Unuarigarde jes, aparte se oni rememoras, ke antaŭ dekkvin jaroj la sama barelo pageblis per 12 dolaroj.

Sed oni ne forgesu pri la du gravaj faktoroj: inflacio kaj… “maldikiĝanta” usona dolaro! Ni jam vidis, ke ĉefaj naftoaferoj okazas en okcidentaj borsoj kaj kompreneble en dolaroj. Dume plejparto de importaĵoj alvenas al naftoproduktantaj landoj kontraŭ eŭroj kaj aliaj naciaj valutoj. La embargo de 1973 sendube grave plialtigis la prezon. Tamen dum antaŭaj jaroj la dolarokurso falis je 25 %, kaŭzinte grandegajn perdojn por la OPEL-landoj. Kaj tiu proceso plu daŭras. En 2002 kontraŭ 1 eŭro oni donis 82 usonajn cendojn. Nun eŭro kostas jam 1,35 dolaro. Ni aldonu, ke sauda rialo (la nacia valuto de la plej granda naftoeksportanto de OPEL) ankaŭ estas ligita al la usona dolaro.
Fine oni korektu datumojn konsidere la inflacion. Antaŭ sep jaroj ekspertoj de la Centro de ekonomiaj esploroj de la Moskva financa-industria akademio (Rusio) rekalkulis la prezojn de la nafto Brent kaj alvenis al tre interesa konkludo. La naftoprezo en 2006 (100 dolaroj) egalis al 9,77 dolaroj en la prezoj de 1969, do antaŭ la “naftoŝokoj”. Laŭ kalkuloj de la rusiaj ekspertoj, plej altan nivelon tiu indikilo atingis en la unua duono de la 1980-aj, kiam danke al la Irana-Iraka milito la naftobarelo (en konstantaj prezoj) kostis 14 dolarojn. Ĉio ĉi okazas dum kostoj de naftoproduktado senĉese kreskadas. Ĉu vi plu kredas je la “multekosta nafto”?

Lasta demando
Do kio restis de nia elirpunkto? La ĉionpova kaj avida OPEL reale estas ne tre pova kaj grandeco de ĝiaj pretendoj – grave troigita. La tiel nomataj “viktimoj” de la naftoĉantaĝo post pli atenta alrigardo konvertiĝis al la ĉefaj ludantoj de la naftomerkato, lerte manipulantaj la naftoprezojn. Aldone, ĉu la “multekosta nafto” vere estas tiom danĝera por ili? En la lastaj kvardek jaroj la okcidentaj landoj bone adaptiĝis al novaj kondiĉoj, evoluiginte energiŝparajn teknologiojn kaj translokigante energipostulajn industriojn al evoluantaj landoj. Dume “junaj tigroj” kiel Ĉinio vere alfrontas seriozajn problemojn. En kostoj de ties produktoj energiaj elspezoj okupas pli grandan parton, do ĉiu prezosalto forte batas kontraŭ ilia ĉefa konkurenca avantaĝo – malaltaj prezoj.

Fine pripensu unu ciferon: en 2011 en evoluigon de la alternativa energio oni investis 257 miliardojn da dolaroj. Plejparto de tiu sumo apartenas al Usono kaj Eŭropa Unio – jam menciitaj “viktimoj”. Eĉ dum la longdaŭra ekonomia krizo gvidantoj de Eŭropa Unio anoncis pligrandigon de ĉiujara investado en la alternativa energio ĝis 100 miliardojn da dolaroj.
Ne estas sekreto, ke plejparto de tiaj projektoj malprofitas eĉ nun, kiam barelo da nafto kostas pli ol 100 dolarojn. Imagu kio okazus se prezo draste falus? Cetere apenaŭ investantoj permesos tion – ni ja memoras, kiu regas naftoborsojn…
Nun oni revenu al la ĉefa demando: ĉu vi plu opinias, ke Rusio devas aliĝi al OPEL?