Provokema kritikanto
Noam Chomsky estas malmulte konata en Rusio. Eĉ en Moskvo mi ne vidis liajn verkojn sur la bretoj de popularaj librovendejoj kaj neniam renkontis liajn citaĵojn aŭ referencojn al li en amaskomunikiloj. Oni povas nur diveni kial la ŝtata propagandomaŝino preteratentis laŭŝajne tiom allogan kaj utilan ĝiacele personon. Eble tion kaŭzis banala stulteco kaj limigitaj konoj pri la okcidenta intelekta vivo. Sed mi supozas, ke pri tiu forgeso kulpas Chomsky mem – persono plurflanka kaj provoka, kio ĉiam malhelpas al rektomensa propagandaĉo.
“Feĉo!” – tiel karakterizis lin anonima uzanto en la diskutpaĝo de la artikolo pri Chomsky en la ruslingva Vikipedio. Tiom krudan opinion li bazis sur iuj eldiroj de la filozofo, kiuj kvazaŭ pravigis terorismajn agadojn kaj senkulpigis naziojn pri ties reprezalioj en la okupaciita Eŭropo. La akuzoj ambaŭkaze seriozaj, ĉar rilataj al la ĉefaj simboloj de la malbono en la moderna (okcidenta) amaskonscio. Chomsky bonege komprenas ties gravecon kaj aktive uzas la saman armilon, ĉiam denove referencante al la nocio “terorismo” rilate la usonan eksteran politikon kaj komparante kritikatajn de li personojn kaj landojn kun la nazioj. Sed kio kaŭzis tioman diskuton?

Enigmo de Chomsky
Ĉi-libre prezentiĝas naŭ intervjuoj kun Noam Chomsky fare de la usona ĵurnalisto David Barsamian inter 2002 kaj 2005. Ĉiu interparolo havas pli malpli apartan temon, sed foje interparolantoj deflankiĝas kiel tio okazas dum ĉiu normala konversacio. Plejparte ili pridiskutas la usonan politikon, ĉefe eksteran, sed ankaŭ la internan. Sociaj problemoj, kulturo kaj scienco estas tuŝitaj nur tiomgrade kiom ili koncernas la politikon kaj ŝtatajn mekanismojn.
Mi provu resumi la vortojn de Chomsky. Usono estas la ŝtato ege forta, sed iom freneza kaj tute misgvidata de sia elito. En la usona socio, pro historiaj kialoj, enradikiĝis sento de sieĝita fortreso, timo kiun lerte uzas politikistoj por manipuli amaskonscion. Per multaj ekzemploj kaj argumentoj la aŭtoro elmontras senbazecon kaj ofte eĉ ridindecon de la usonaj pretendoj esti viktimo de teroristoj, la lando atakita do sin defendanta kaj kontraŭatakanta. La invadon al Irako li ĉiam nomas agreso, komparas kun atakoj de la nazioj. La samon li diras pri la usona politiko en Afganio, Sudameriko kaj multaj aliaj regionoj. Torturoj en irakaj prizonoj, militkrimoj en okupaciitaj urboj, trompoj kaj insidoj en sudamerikaj landoj – kalejdoskopo de faktoj estas ege bunta.
Ne malpli akre Chomsky kritikas la internan politikon de Usono. Koncentriĝo de povo kaj ekonomia potenco en la manoj de malgranda grupo, kreskanta abismo inter socitavoloj, neglekto de la popolaj interesoj favore al tiuj de elito – ĉion ĉi li pruvas per faktoj kaj (foje) ciferoj. El ĉio dirita neeviteble formiĝas bildo de la grandega terura imperio, kiu senhonte kaj senhalte kreskigas sian potencon, etendas avidajn tentaklojn al plej foraj mondanguloj por elsuĉi ties vivon kaj forton, nutrante malgrandan sed ruzegan manipulantaron, kaŝitan malantaŭ la demokrata fasado. Ĉu tio estas aparte interesa? Apenaŭ.
Kritikado de Usono estas tre populara afero, similaj akuzoj abundas en amaskomunikiloj, virtualaj forumoj kaj sociaj retoj tra la tuta mondo. Ĉiuj faktoj menciitaj de Chomsky estas jam delonge konataj kaj pridiskutitaj. Tamen mi finlegis la libron kaj faris tion dum kelkaj tagoj, unuspire kaj certas, ke mi ne estas sola tiurilate. Certa kialo de tia sukceso laŭ mi estas Chomsky mem.
Li ne nur akuzas kaj kulpigas, kion faras miloj da aliaj aktivuloj, sed ankaŭ klarigas kialojn, fontojn de tiom specifa usona konduto. Chomsky mem apartenas al la du plej forte kritikataj de li nacioj – la usonanoj kaj judoj, do por li tio estas ne ekstera, ne ies, sed lia propra problemo. Pro tio akuzante li ofte diras “ni”. Krome li ne nur priskribas kaj analizas, sed ankaŭ donas konsilojn kiel kontraŭagi, sugestas vojojn por eliri tiun sociopolitikan sakstraton. Oni povas konsenti kun Chomsky aŭ ne, sed liaj proponoj tute ne aspektas ekstremismaj, ofendaj aŭ provokaj. Ili estas sufiĉe normalaj kaj kompreneblaj kadre de la anarkiisma filozofio, liberalaj ideoj ĝenerale. Do antaŭ ni estas ne esktremisma marĝenulo, sed normala universitata profesoro, kiu eldiras tion, kion ni jam plurfoje aŭdis, sed nun aŭskultas pli atente pro liaj fameco, influo en intelektuala medio kaj parollerteco.
Mi ne povus diri, ke tiu libro grave ŝanĝis mian opinion pri rilataj aferoj, sed sendube ĝi pensigis min pri ili pli profunde, instigis iom distanciĝi de la plej disvastiĝinta nun dekstrema pozicio kaj alrigardi de pli maldekstra vidpunkto. Ni tiom alkutimiĝis al niaj stereotipoj, ke foje bezonatas forta puŝo por ŝanĝi tiun vidmanieron. Chomsky vere majstras pri mensopuŝado.

Oratoro kun brilo, sed riproĉo
Ĉu li majstras pri ĉio? Mi ne certas. Mi ne estas fakulo pri plejparto de diskutataj temoj, do povas nur aŭskulti ĉion diritan senkritike. Sed jen Chomsky preterire ekparolis pri la soveta historio kaj mi tuj stumblis ĉe jena eldiro: “La islamismaj batalantoj faris teroristajn agojn rekte interne de Rusujo. Kaj tiuj ĉi samaj fortoj poste ŝanĝis sian formon en tion, kio iĝis Alkaido. Parenteze, tiuj teroristaj agadoj ĉesis post kiam la rusoj foriris el Afganujo…” (p. 80).
Atentigis min ne nur “rusoj” rilate la sovetan armeon, konsistintan el reprezentantoj de dekoj da etnoj, inkluzive tiujn “islamajn” (tataroj, taĝikoj, uzbekoj, ktp). Mi jam alkutimiĝis, ke alilandanoj nomas ĉiujn loĝantojn de mia lando “rusoj”, kvankam en Rusio oni ĉiam distingas la nociojn “rusoj” (etna) kaj “rusianoj” (politika) kaj eĉ ortodoksa eklezio antaŭe nomiĝis ne la Rusa, sed Rusia. Plej miris min mencio de iuj enigmaj teroraj agoj, kiujn laŭ Chomsky okazigis en Sovetunio islamistoj dum la Afgana milito (1979-1989). Kiel historiisto mi certe interesiĝis pri la temo, sed neniam aŭdis pri tiuj aferoj. En Sovetunio okazis dekoj da teroraj atakoj, sed faris tion psikaj malsanuloj, armenaj naciistoj, kontraŭkomunistoj – iuj ajn, sed ne afganaj islamistoj aŭ ties subtenantoj. Mi trarigardis plurajn publikaĵojn, sed neniam vidis informojn pri atakoj de afganaj batalantoj eĉ kontraŭ ĉelimaj sovetaj teritorioj, des pli pri teroraj agoj “rekte interne de Rusjuo”. Mi bone memoras kiel en 1989 lastaj sovetaj taĉmentoj gvidataj de la generalo Gromov trapasis la riveron Amudarjo, forlasinte Afganion. Sed mi ne memoras iun “ĉesigon de la teroraj agoj”, kiu laŭ Chomsky sekvis tiun eventon.
Mi aldonu, ke laŭ mi scio kontraŭ la soveta armeo batalis moĝahedoj, surbaze de kiuj poste formiĝis ne Alkaido, sed Talibano – temas pri la du malsamaj movadoj, sufiĉe antagonismaj. Iel ajn Talibano kiel aparta forto aperis ĉirkaŭ 1994, Alkaido (laŭ Chomsky) ne pli frue ol en 1998 – do ambaŭ kelkajn jarojn post la foriro de Sovetunio el Afganio.
Ĉu malgranda fendeto en la argumentomuro de pensanto? Eble jes. Sed imagu, ke pentristo verkas ies portreton kaj, por atingi iujn estetikajn celojn, iomete ŝanĝas jen nazon, jen orelojn, jen frunton. Ĉiukaze li ŝanĝas malmulton, sed ĉu fine ni ricevos ĝustan bildon? Kiom da tiuj fendetoj troviĝas en faktobazo de Chomsky?
Same ne ĉiam glatas logiko de la aŭtoro, laŭaspekte brila, sed post pli profunda esploro ne tre korekta. Ekzemple, oni demandas lin pri kialoj de la usona invado al Irako. Li tuj respondas, ke kaŭzis tion strebo regi la regionon, riĉan je nafto. Bone. Sed kial oni atakis nome Irakon, sed ne Iranon aŭ Libion, kiuj havis pli akran kontraŭusonan politikon kaj ne malpli da nafto kaj gaso? Chomsky asertas, ke Irako estis plej malforta celo. Sed ĉu iu kredas, ke batalo kontraŭ reĝimoj de la iranaj mulaoj aŭ Muamar Kadafi estus multe pli malfacila? La usona armeo estas nun plej pova en la mondo kaj verdire neniu lando, kiu ne havas atomarmilon, povus efike kontraŭstari ĝin. Tion konfirmis postaj eventoj en Libio, kie loka armeo estis venkita de la ribeluloj eĉ sen rekta alilanda invado.
Sian konvinkon pri marioneteco de la iraka registaro Chomsky konfirmas interalie, dirante ke Usono ne bezonas la vere sendependan demokratan Irakon, ĉar pro la plejparte ŝijaisma loĝantaro ĝi baldaŭ estus influita de Irano, kiu estas malamiko de Usono kaj ties aliancano – Israelo. Tamen nun mi scias, ke nome tio finfine okazis. Porirana konduto de la iraka registaro klare evidentiĝas ekzemple en ĝia persista subpremado de la Organizaĵo de la moĝahedoj de la irana popolo, kiu jam kelkajn jardekojn luktas kontraŭ la mulaa reĝimo kaj eĉ partoprenis la Irana-Irakan militon ĉe la iraka flanko. Tuj post la falo de la reĝimo de Sadam Husejn, novaj irakaj regantoj postulis forpelon de tiu organizaĵo el la lando, ĝian senarmigon kaj likvidon de ĝiaj tendaroj. Post vortoj sekvis rektaj atakoj, dekoj aŭ eĉ centoj da iranaj opoziciuloj estis mortigitaj – kaj ĉio ĉi okazis malgraŭ ardaj protestoj de Usono, kiu lastatempe eĉ ekskludis tiun organizaĵon el la “terorisma listo” kaj evidente esperas uzi ĝin por kontraŭstari Iranon. Ĉu pupoj iĝis malobeemaj?
Same stranga aspektas plurfoje ripetata de Chomsky aserto, ke estas neniu problemo regi okupaciitan landon, do li tute ne komprenas kial Usono malsukcesas pri regado de Irako: “…la nazioj en la okupata Eŭropo havis malmultajn problemojn administri la landojn sub sia regado” diras li (p. 43). Ĉi-kaze mi tute malkonsentas. Eble la nazioj ne alfrontis gravan reziston en la senarbara Nederlando aŭ la malgranda Luksemburgo, sed ilia vivo en la okupaciita parto de Sovetunio estis ege malfacila kaj foje terura. Pri tio atestas ne nur oficialaj sovetaj dokumentoj, sed ankaŭ rememoroj de lokaj loĝantoj kaj postvivintaj nazioj. Eĉ pli – pri tio atestas sperto de la usona milito en Vjetnamio, malgranda lando, kiun Vaŝingtono ne sukcesis regi malgraŭ kruelegaj militrimedoj. Chomsky bonege konas tion, ĉar li estis aktivulo de la tiutempa kontraŭmilita movado kaj plurfoje uzas la militon en Vjetnamio kiel konfirmon de siaj argumentoj.
Ĉu al tiaj logikaj kaj faktaj eraroj aludis slovena filozofo Slavoj Žižek dum sia fama distanca polemiko kun Chomsky?

Finaj konkludoj
La libro estas sendube leginda kaj mi forte rekomendas ĝin al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri politiko, historio aŭ ekstera mondo ĝenerale. Oni povas malkonsenti kun Chomsky, sed por tio oni bezonas koni lian vidpunkton kaj argumentojn, kiujn akceptas milionoj da homoj. Krome, ĉu ekzistas pli bona eblo kompreni sian vidpunkton ol diskuti (eĉ distance kaj senresponde) kun oponanto? “Imperiaj ambicioj” donas tiun eblon por ĉiu, do uzu ĝin.
Mi aparte ĝojas, ke tiu libro aperis nun – nur kelkajn jarojn post la usona eldono. Legi en Esperanto ĉefverkojn de la monda literaturo estas ĝujinda afero, sed mi dezirus ankaŭ pli ofte vidi sur niaj librobretoj aktualajn eldonaĵojn – pri politiko, ekonomio kaj socia vivo. Eldonaĵojn pri kiuj oni povus diri al eksteruloj: “Mi sukcesis legi tion danke al Esperanto, ĉar nacilingva eldono ankoraŭ ne aperis” (kiel mi povas diri pri ĉi libro en Rusio). Utileco de la lingvo estas reklamilo multe pli efika ol ĝia facileco kaj neŭtraleco.
La eldonaĵo mem ankaŭ estas laŭdinda. Bela kovrilo, fortike gluitaj folioj, bona tiparo. La teksto estis zorge tradukita kaj redaktita. La lingvaĵo estas facile komprenebla, al kio verŝajne kontribuis bonligvisma vortuzado de la teamo, gvidata de Renato Corsetti. Nenio ĝenis mian legadon, eble nur uzado de “tiu ĉi” ŝajnas tro ofta (plurloke sufiĉus “tiu”) kaj mirigis min la vorto “malsimpla” – supozeble anstataŭigilo de “komplika”. Mi ne engaĝiĝu en lingvaj bataloj, sed ĉu havas sencon trudado de la malkutima (en reala Esperantujo) vorto, kiu nur malhelpas legadon kaj malfaciligas komprenadon?
Fine mi resumu, ke la eldonejo “Bero” prezentis al ni bonegan libron kaj oni povas nur esperi, ke tiu iniciato estos daŭrigota per eldonado de novaj aktualaj libroj, kiuj helpos al ni pli bone orientiĝi en la nuna mondo. Mi persone ŝatus legi verkojn de Slavoj Žižek, verŝajne plej fama el nunaj filozofoj kaj samtempe plej akra kritikanto (kaj kritikato) de Noam Chomsky. Aŭskultu ĉiujn, decidu mem!