Unue agado disvolviĝas iom melankolie kaj, forlasinte kinejon, oni komprenas, ke eblus sen iu ajn damaĝo redukti la filmon je 20 aŭ eĉ 30 minutoj. Verŝajne kulpas pri tio alkutimiĝo de la reĝisoro al kreado de la vakeraj filmoj, senfinaj kiel prerioj. Sed li efektive prezentis interesan historion. Malsame ol “La etulino por miliono”, ĉi-kaze allogis lin ne la sorto de forta junulino, per vejnoj kaj nervoj trabatinta la vojon al sia celo – kaj forbrulinta en tiu ĉi lukto – sed la historio de la sufiĉe ordinara virino, kiu sekve de dramecaj cirkonstancoj estis devigita serĉi fortojn en si mem.
Angelina Jolie ludas perfekte, verŝajne tiaj sentoj estis proksimaj almenaŭ al iu parto de ŝia animo. Ŝia heroino, postulante reserĉadon de la filo, dum longa tempo penas fari tion senkonflikte, laŭregule – ŝi admonas policanojn, pardonpetas pro siaj eblaj kulpoj, petegas ilian atenton al sia afero. Nur kiam ĉio evidentiĝis vana, kiam oni ne nur forpelis ŝin, sed eĉ enkarcerigis en frenezulejon, nur post tio ŝi elektas la militvojon kaj iras ĝisfine, kiu estis vere trista. Tio estas Holivudo, sed ĉi-kaze feliĉa fino mankas.
Tie estas ankaŭ plia tre interesa persono, kiun rolludas John Malkovich – la pastro de loka preĝejo. Li estis sola, kiu ne timis elpaŝi kontraŭ arbitreco de la ĉiopova polico de Los-Anĝeleso, la sola kiu defiis tiujn, pri kies brutala krimeco li estis certa. Nur danke al li finfine la heroino de Jolie venkas, okazas skandalaj demisioj, disvolviĝas procesoj, ktp.
En Rusio oni ofte kulpigas ĵurnalistojn – ja ili estas aĉuloj, koruptemuloj, parencas al la “plej malnova metio” ktp. Sed neniu demandus sin: kiom da ĵurnalistoj estis murditaj en Rusio dum lastaj jaroj nur pro tio, ke ili malkaŝis veron? Kaj jen la dua demando: kiom da rusiaj pastroj suferis pro tio, ke ili akuzis potencajn krimulojn? Ne, mi tute ne deziras malbonon al sacerdotoj, do vivu ili longe kaj feliĉe. Simple en nia lando estiĝis tia tradicio, ke ofte nur morto de homo iĝas mezurilo de lia vivo. Anna Politkovskaja kaj Dmitrij Holodov estis murditaj ĉar ekzistis kialoj por tio. Ĉu ne ekzistas kialoj por timi rusiajn sacerdotojn? Mi legis antaŭ kelkaj jaroj, ke ĉefaj demandoj, kiuj zorgigas nun ortodoksajn religiulojn estas instruado de la fundamento de ortodoksismo en mezlernejoj kaj rehavigo de ekleziaj terenoj. Ho jes, en tiu ĉi tagordo apenaŭ troviĝus loko por malaperinta infano de ordinara telefonistino.