Pekino

Mi memorigu, ke komence de 2012 mi ekserĉis vojojn por promocii eksterlande la akvopurigan teknologion Vodopad, kreitan de la sciencistoj de nia firmao kaj vaste uzatan en Gazpromo. Tiel mi interkonatiĝis kun la ĉina samideano Long Zhang (Urso), kiu montris gravan kaj profesian interesiĝon pri ĉi afero. Rezulte de tio en oktobro-novembro 2012 mi kune kun mia kolego Evgenij Miŝkin vizitis Pekinon, kie ni partoprenis la akvoekspozicion kaj aranĝis du prezentadojn.
De tiu tempo nia kunlaboro pluiris kaj nun ĝi atingis novan nivelon, kiam oni devus fari pli gravajn decidojn surloke. Do helpe de la agema Long Zhang mi aranĝis la vojaĝon de la delegacio TjumenNIIgiprogazo subestre de ties prezidanto Sergej Skrilov. Kompreni malfacilecon de ĉi afero povus nur homo, kiu iam laboris en tiu rusia konzerno. Mi diru nur, ke por vojaĝi ien ajn (eĉ tra Rusio) prezidanto de nia firmao devas peti permeson de la Gazprom-prezidanto Andrej Miller. Estis pluraj klopodoj pri diversaj burokrataĵoj, vizpetoj de du el kvar delegacianoj estis unue rifuzitaj kaj bezonatajn paperojn ni ricevis nur sabate por jam matene dimanĉe forflugi. La permeso de Andrej Miller alvenis nur lunde, kiam ni jam estis en Pekino.
Mi aldonu, ke ni iris tra Moskvo (plej konvena itinero) kaj tie nia flugo estis prokrastita por 9 horoj. Do anstataŭ la 17-an de junio 2013 je la 1-a nokte ni alvenis al Pekino je la 9-a matene. La unua renkontiĝo en Beijing Urban Construction Group Co., Ltd estis planita por la 10-a horo, do de flughaveno ni tuj impetis al oficejo de tiu grandega ĉina konstrufirmao, inter kies projektoj estis la Olimpika vilaĝo, stadiono Birdonesto, kaj aliaj. Vic-prezidanto Jacky Zheng akceptis nin same varme kaj atente kiel antaŭjare, ni havis enhavriĉan interparolon kaj finis ĝin per komuna tagmanĝo en restoracio.
Tuj poste ni iris al la Instituto de Akvoteknologioj (Pekina Pedagogia Universitato), kie okazis renkontiĝo kun profesoro Aizhong Ding. Ni akiris plurajn informojn pri la akvosituacio en Ĉinio, teknologioj uzataj en tiu sfero kaj eblecoj por niaj Vodopad-stacioj. Dume evidentiĝis, ke ĉina intrepretistino estas malsperta, aparte pri fakaj temoj, do interparolo okazis plejparte pere de Esperanto – helpe de mi kaj Long Zhang. Kaj ĝi bone funkciis! Se antaŭ la vojaĝo la ĝenerala direktoro demandis min, en kiu lingvo ni interkomunikas kaj miris je mia respondo, de tiu tempo li mem ĉiam petis min demandi tion kaj tion al Long Zhang.

Vespere en la restoracio Yuhin en la Somera Imperiestra Palaco okazis vespermanĝo, kiun partoprenis estro de la firmao Hunan Haoyue Environmental Engineering Co., Ltd s-ro Wang Lei kaj liaj amikoj – du ĉinaj geaktoroj, kunlaboranto de la rumana ambasadorejo kaj posedanto de tiu restoracio. Por ne priskribi ĝian luksecon mi nur diru, ke Yuhin jam akceptis plurajn gravulojn de la tuta mondo kaj en la ĝardeno iam somerumadis ĉinaj imperiestroj kun siaj familianoj. Tiam ni unuafoje konvinkiĝis je gastigemo de la ĉinoj – la vespermanĝo estis ne nur abunda kaj ŝika, sed ankaŭ gaja. Baldaŭ evidentiĝis, ke la rumana knabo bonege parolas la ĉinan lingvon, do li multe ŝercis, eĉ kantis kaj kompreneble tostis. Kiam ni post almenaŭ duhora festenado jam forlasis la tablon kaj direktis sin al elirejo, li diris, ke “kiel vera rumano” li nur ĵus “eksentis ke li komencis drinki”. Do ni levis glasetojn por lasta “ganbej” (eo: “ĝisfunde” – tradicia ĉina tosto) kaj adiaŭis afablajn majstrojn.

En la hotelo nin jam atendis tri novaj vizitantoj – fakuloj pri akvopurigado, kiuj volis konatiĝi kun nia teknologio eĉ malgraŭ tre malfrua tempo (ĉirkaŭ la 11-a vespere). Do ni irigis estraranojn al ties ĉambroj, dum mi kaj nia fakulo Aleksandr Kotik sidiĝis en la akcepteja halo kaj dum plia horo interparolis kun niaj gastoj.
Post finfine eniri mian ĉambron mi pensis, ke necesas urĝe solvi intrepretistan problemon, ĉar tio endanĝerigas sukceson de la tuta vojaĝo. Mi rememoris, ke mia samurbanino rakontis pri sia amikino, kiu edziniĝis al ĉino kaj jam dek jarojn loĝas en Pekino, laborante kiel intrepretistino. Feliĉe mia poŝtelefono funkciis.

Vuĥano

Do matene, je 06:30 mi telefonvokis mian iaman samurbaninon Lusine Sarkisjan kaj diris, ke mi bezonas intrepretistinon. “Kie vi estas?” – “Jam en Pekino” – “Kiaj estas viaj planoj?” – “Ni iros al Vuĥano, Nankino kaj Ŝanĥajo” – “Kiam vi foriras al Vuĥano?” – “Ĵus! Je la 9-a ni devos ektrajni”. Post kvin minutoj la junulino retelefonis al mi kaj esprimis sian konsenton. Mi ŝatas rapidemajn knabinojn.
La stacidomo estis bonega same kiel ĉiuj viditaj de ni stacidomoj en Ĉinio – modernaj, sekuraj kaj puraj. Ĉie svarmas homoj. Rigarde al tiu senfina plurkapa torento mi diris al Long Zhang: “Tio estas vera homa maro! – “Jes, – respondis li. – Kaj ĉiuj ili bezonas puran akvon!”

Rapidtrajno estis komforta kaj vere rapida, sur cifertabulo montriĝis informoj pri kuranta rapideco – ordinare ĉirkaŭ 310. Kevin rakontis, ke laŭ ŝtata plano oni konstruos reton de rapidfervojoj, kiuj ene de dek jaroj devos interligi ĉiujn provincajn ĉefurbojn tial ke oni povu trapasi la tutan landon dum unu diurno. Bonega ideo, de civila kaj armea vidpunktoj kaj evidente aktive realigata.
Vuĥano je unuaj paŝoj regalis nin per varmego. Kiam mi eliris stacidomon kaj forlasis klimatizitan ejon, aero tiom ardis, kvazaŭ iu ŝaltis harsekigilon kaj direktis ĝin kontraŭ mia vizaĝo. Varmego pli ol 30-grada ĉiam akompanis nin, sed mildigi ĝin helpis same ĉiamaj klimatiziloj kaj teo.
Vespere la 18-an de junio ni havis vespermanĝon kun estraro de la Vuĥana Zono de libera komercado, kiu estas parto de la Zono de evoluado de altaj teknologioj apud la Okcidenta lago. Tiu ĉi Zono fakte estas aparta urboparto, kie sur granda areo troviĝas multaj fabrikoj, oficejoj kaj esplorcentroj. Administrado estas sufiĉe sendependa kaj multaj gravaj decidoj estas akceptataj surloke, sen interveno de la urbaj institucioj. Alvenigi firmaon el la listo Fortune 500 por tiaj zonoj estus granda politika sukceso, do estraro multe interesiĝis pri nia kompanio, kiu estas parto de Gazpromo.

Sekvan tagon ni havis pli detalan ekskurson tra la Zono kaj interparolon kun ties estraro. Estis pridiskutataj multaj aferoj, inkluzive establon de komuna entrepreno por produkti la Vodopad-staciojn surloke. Fakuloj pri intelekta propraĵo konvinkis nin, ke en Ĉinio oni povas protekti altajn teknologiojn, aparte en tiaj Zonoj. En Rusio oni ordinare rigardas Ĉinion kiel landon de ĉipaj produktoj kaj ŝtelataj teknologioj, do tio estas grava obstaklo por venigi rusiajn produktistojn al la ĉina merkato, kiun ili konsideras tiuflanke danĝera.

Dume ĉefaj okcidentaj kaj japanaj akvopurigaj firmaoj jam aktivas en Ĉinio kaj ni vidis ties spurojn propraokule forme de akvopuriga aparataro en la fabriko de kompanio XMS, produktanta integrajn cirkvitojn. Ĝi konsumas ĉirkaŭ 6500 tunojn da akvo tage kaj uzas por ĝia pretigado multekostan japanan teknologion. Ĉu efikan? Eble jes, sed ni scias, ke la Vodopad-teknologio solvas multajn problemojn pli efike ol ĉipaj konkurantoj kaj malpli multekoste ol tiuj karaj (kiel la membrana, ekzemple). Do necesas fari pliajn kalkulojn.

Nankino

Posttagmeze jam nova ekiro, ĉi-kaze per ordinara trajno kaj vespere ni alvenas Nankinon. En hotelo jam atendis nin Jorge Wang Tao, estro de la sekcio pri internaciaj projektoj de JiangSu Jianghua Water Treatment Equipment Co., Ltd el la apuda urbo Isino. Tiu privata firmao okupiĝas pri konstruado de akvopurigaj stacioj, kies kapacito ordinare kompareblas kun ebloj de la Vodopad-teknologio. Dum miaj kunvojaĝantoj venis por priparoli ĉi aferon, min jam atendis tri aliaj, tute specialaj kunparolantoj: Jano Klark, Dennis Keefe kaj Umea. Tiun renkontiĝon aranĝis senlaca Long Zhang kaj mi tre dankas lin pri tio.
En la hotela akceptejo aero estis venenita je cigareda fumo, kion sentema Jano ne povis elteni. Do ni eniris la stratojn de la jam noktiĝinta (sen ne endormiĝinta!) Nankino kaj iris por serĉi pli konvenan lokon. Malgraŭ la Janaj supozoj, apude ne troviĝis Starbucks, do ni pluiris dum eble dudek minutoj ĝis finfine trovis iun rapidmanĝejon. Ĉiuj estis tre lacaj pro malfrua horo, sed baldaŭ ni trovis multajn komunajn temojn kaj babilado ekfluis. Kiel veraj esperantistoj ni kompreneble parolis pri Esperanto, ties instruado kaj ĉefe praktika uzado.
Mi rakontis pri mia sperto de la komerca aplikado de la lingvo, ĝis nun sufiĉe sukcesa. Alvenigi ĝeneralan direktoron de Gazprom-firmao alilanden estas tre malfacila afero kaj ni (kune kun Long Zhang) sukcesis nur danke al bone aranĝita kunlaboro, baziĝinta sur rapida kaj klara komunikado. Ni povus fari pluajn paŝojn, stimuli aliajn kunlaborantojn lerni Esperanton por samnivela kaj sendependa interago, sed tuj aperos demandoj kaj obstakloj. Kie ili lernos la lingvon? Dennis prave rimarkis, ke mankas ie ajn en la mondo esperanto-kurso sufiĉe efika por ke finlernanto tuj ekparolu la lingvon je pli-malpli akceptebla nivelo. Neniu serioza firmao atendus kelkmonate aŭ eĉ jare ĝis ie komenciĝos kurso, aldone preparonta ordinare nurajn komencantojn, nekapablajn tuj uzi la lingvon. Tiun opinion dividis ankaŭ Long Zhang, rememoranta ke siatempe li kiel kunlaboranto de IBM trapasis kvarmonaton intensivan kurson pri merkatiko, sinprezento kaj vendado, dum kiu lernado okazis po 20 horojn ĉiutage. “Jes, tio estas laborstilo de IBM”, konfirmis Dennis, siatempe ankaŭ laborinta en ĉi kompanio.
Mi aldonis, ke eĉ se homoj lernus Esperanton, plej verŝajne ili alfrontus alian problemon – mankon de terminoj, ekzemple pri akvopurigado. Iu diros, ke tio estas solvebla per kreado de novaj vortoj fare de novlernantoj mem, ja tiel evoluas ĉiuj lingvoj. Sed mi certas, ke nur malmultaj homoj pretas kaj emas fari tian laboron, ja plejparto kapablas (kaj volas) konsumi kulturaĵojn (inkluzive de vortojn), sed ne krei ilin. Aparte neatendeblas tia kreivo (mi eĉ ne diru pri ĝia efikeco) de homoj, kiuj ĵus lernis la lingvon pro ne idealismaj, sed tute praktikaj celoj.
Do, kiel mi jam plurfoje diris, Esperantujo bezonas pli striktan infrastrukturon, kiu nun estas ege ĥaosa. Se ĝi estas siaspeca mondo, do UEA kreu ĝian mapon, fakaj asocioj konstruu vojojn kaj Akademio ellaboru regulojn, laŭ kiuj okazu trafiko. Ordinaraj homoj lernas lingvojn ne por batali kontraŭ lingva malegaleco, sed por perlabori monon aŭ iel ajn plifaciligi sian vivon, do por tute praktikaj celoj. Oni donu al Esperanto praktikecon kaj homoj mem demandos vin: “Hej, mi povos lerni ĉi lingvon?” Mi jam plurfoje aŭdis tiun demandon de miaj konatoj, kvankam mi neniam propagandis Esperanton. Ekzemple nun mi povis konsili al nia fakulo Aleksandr Kotik nur la retejon Lernu.net, espereble tio estis bona konsilo.
Ni babilis ĝis ĉirkaŭ la unua noktohoro, sed poste Long Zhang diris ke liaj okuloj tute fermiĝas pro laco kaj ke morgaŭ atendos nin laborplena tago. Do ni akceptis tiun voĉon de racio kaj ekiris al la hotelo, daŭre babilante. Resume mi povas diri, ke Dennis Keefe estas inter malmultaj homoj, kapablaj kaj emaj trankvile pridiskuti iujn ajn aferojn, kun ĉiama atento, afabla ironio kaj senduba saĝeco, kaj fine fari praktikajn konkludojn. Eble tio parte ŝuldas al lia instruista laboro, sed ĉefe al la naturo mem. Nome tiajn homojn bezonas Esperantujo por eliri “verdan geton” kaj altiri atenton de la granda mondo, pruvi sian gravecon kaj utilecon.
Nankino – Ŝanĥajo

Sekvan tagon, la 19-an de junio ni vizitis la Nankinan Zonon de evoluado de altaj teknologioj. Ĝi estis establita eĉ pli frue ol tiu Vuĥana, do estas pli granda kaj renoma. Akceptis nin la direktoro mem – Min Yi Feng, kiu nun rangas kiel vic-urbestro kaj oktobre laŭ informoj de Long Zhang fariĝos urbestro de Nankino. Okazis ekskurso tra la Zono, interparolo kun estraranoj kaj fakuloj pri intelekta propraĵo, kaj komuna tagmanĝo.

Vespere ni denove entrajniĝis kaj ĉi-kaze veturis al Ŝanĥajo. Bileto estis aĉetita per Interreto, sed pro homa lavango ĉe enirejo kaj giĉetoj niaj ĉinaj organizantoj sukcesis ricevi paperojn nur kelkajn minutojn antaŭ ekveturo, do ni hastis kaj kuris tra vasta stacidomo kun valizoj enmane. Interesa sperto, tiam iom nervoziga, sed gaja kiel rememoro pri la pasinta aventuro.

En Ŝanĥajo ni alvenis luksan hotelon, en kiu siatempe gastis pluraj ŝtatgvidantoj kies fotoj nun ornamas koridorojn – Vladimir Putin, George Bush, Elizabeto la 2-a, kaj aliaj. Long Zhang diris, ke antaŭe ĉi loko estis rezervita por ŝtataj elituloj kaj nur antaŭnelonge malfermiĝis por aliaj gastoj. Bedaŭrinde ni tute ne havis tempon por ĝui ŝikajn interierojn aŭ promeni en apuda parko. Nur tra fenestroj mi okulangule vidis verdajn areojn, sveltajn bambuojn kaj dikajn palmojn. Poste afablaj ĉinoj montris al mi fotojn de blanka gruo kaj aliaj belaj birdoj, kiuj senĝene paŝadas tra la hotela ĝardeno.

Vespermanĝo en restoracio estis plej bunta kaj vigla el ĉiuj spertitaj ĉi-vojaĝe. Krom s-ro Wang Lei, kun kiu ni renkontiĝis en Pekino, la festenon partoprenis ankaŭ komercistoj el Tajvano, alvenintaj speciale por vidi nin. Tamen la aranĝo estis tute amikeca, sen iuj ajn interparoloj pri komerco kaj seriozaj aferoj entute. Ŝajne tio estas specifa ĉina maniero starigi kontaktojn kun novaj partneroj – forme de senkravata babilado kaj drinkado. Tamen seriozecon de intencoj rivelis, ke ĉiu grupo alvenigis sian intrepretiston, do rezulte ĉe la tablo samtempe sidis tri intrepretistoj. Ĝenerale niaj kunparolantoj okupiĝas pri konstruado de luksaj loĝejoj tra Ĉinio kaj ili supozas, ke la akvopurigaj stacioj de Gazpromo povos servi kiel aldona argumento por aĉetontoj, ĉar ĉiuj bezonas puran akvon kaj Gazpromo estas forta varmarko.

La ĉina kuirarto denove montris sian altnivelecon, riza vodko pruvis sian fortecon (53 gradoj) kaj rusa-ĉina amikeco plifortiĝis tiome, ke nur en tre malfrua horo ni sukcesis finfine adiaŭi unuj la aliajn.
Sekvan tagon, la 21-an de junio ni forlasis Ĉinion, forflugante de Ŝanĥajo al Moskvo kaj poste al Tjumeno. Multon mi kune kun la ĉinaj amikoj faris por ke tiu vojaĝo okazu, sed tio ne estis vana malŝparo de la forto kaj tempo. Niaj estraranoj efektive komprenis verajn dimensiojn, nivelon kaj rapidecon de evoluo de la ĉina ekonomio, do nun rulita de ni pilko estas ĉe ilia flanko. Espereble ni kune gajnos tiun maĉon.