Mi ne priparolu literaturan valoron kaj atingojn de tiu ĉi libro – estus stulte serĉi por mi mem lokon en plurjarcenta vico de verkistoj kaj kritikistoj, kies esploroj pri Cervantes kaj lia ĉefverko povus plenigi grandegan bibliotekon. Mi nur diru, ke la esperanto-versio bone impresas kaj se vi antaŭe legis ĉi libron alilingve (almenaŭ ne en la hispana originalo), vi apenaŭ sentos iujn mankojn. La eldonaĵo estas bonaspekta, papero iom griza, sed tiparo bela kaj stila jako super la libro ankaŭ nobligas ĝin. Tajperaroj ĉeestas kaj kelkfoje eĉ multas, do por sekva eldono necesus zorgema traplukado. La specifa lingvaĵo de la tradukisto Fernando de Diego ne tiom ĝenas kiel en lia traduko de Jack London, eble ĉar temas pri la 16-a jarcento, de kies homoj oni atendas parolon specifan, malsimilan al tiu moderna. Do se vi volas legi ĉi verkon – faru tion en Esperanto, vere bona elekto.
Mi ne apartenas al senspiraj admirantoj de io ajn, do preferas aliri ĉion kun malfermitaj okuloj, eĉ se temas pri mondkonataj artaĵoj. Do, sen iel ajn malaltigi valoron de la Cervantes-a verko, mi diru nur, ke plejparte mi subtenas vidpunkton de la fama rusa verkisto Vladimir Nabokov, kiu dediĉis al ĉi libro la anglalingvan lekcio-serion “Lectures on Don Quixote” (bedaŭrinde mi ne trovis esperanto-tradukon, do legis tiun ruslingvan).
Se diri koncize, li konsideras “La inĝenia hidalgo Don Quijote…” verko interesa, foje brila kaj atentokapta, foje enuiga kaj banala, sed maljuste taksata inter plej pintaj ekzemploj de la monda literaturo. Nabokov kuraĝe dissekcias la karnon de la romano por detale esplori ĝin – tute profesie kaj senpartie, kvazaŭ temas pri lia samtempano, kies libron li devus recenzi por literatura revuo. Li montras en la teksto jen elstarajn parolturnojn kaj bildojn, jen malnovstilajn gurdaĵojn de la kavalira ĝenro. Cervantes ne estis plej granda verkisto kaj lia “Don Quijote” tute ne estas plej bona romano, des pli unua romano en la mondo, senkompate prijuĝas Nabokov.
Sed kial plej elstaraj verkistoj de la mondo tiom laŭdas ĝin? Laŭ li, tion kaŭzas “longa ombro, kiun ĵetas sur senteman posteularon la kreita imago, kies vivo povos daŭri sendepende de la libro mem”. Don Quijote superkreskis kaj pro tio supervivis originan intencon de sia kreinto, lian idearon. Kruda humuro, enuigaj kavaliraj ĝentilaĵoj, mezepoka galimatio de amhistorioj kun noblaj rabistoj kaj ofenditaj puceloj – ĉion kovras tiu longa ombro de la abnegacia serĉanto de justeco, gardanto de malfortuloj kaj riparanto de arbitroj.
Mi dum longa tempo meditis pri tio kaj nur poste komprenis kio jukas mian penson. En Don Quijote kaj ties aŭtoro mi vidas siaspecan respegulon, simetrion de Esperanto kaj ĝia kreinto. Mi malmulte legis pri la esperanto-historio ĝenerale kaj la vivo de Ludoviko Zamenhof aparte, sed tio sufiĉas por kompreni: la majstro rigardis sian kreaĵon iom alie ol nunaj esperantistoj. Ne gravas, ĉu li vidis en ĝi la novan lingvon por judoj aŭ ĉiujnpacigan komprenigilon por la tuta homaro. Ajnakaze li malsukcesis. Pli ĝuste estus diri, ke li sukcesis, sed iom alie ol planite. Judoj daŭre parolas en pluraj lingvoj, esperantistoj ne sukcesas interpacigi sin mem, sed Esperanto plu progresas, allogas plurajn adeptojn kaj konkeras novajn kampojn. Vi povas nomi tiun malkapteblan eston iel ajn – ĉu la “interna ideo”, eterna idealismo aŭ iel alie. Sed mi tute certas, ke nome pro ĝi Esperanto vivos malgraŭ ĉiuj eraroj kaj misgvidoj de esperantistaro, inkluzive tiuj de la majstro mem.