Mi neniam timis spekti teruraĵojn. Verŝajne temas pri la familia trajto: mia patrino povis trankvilvoĉe kritiki laŭvican krimfilmon: “Ĉu oni volas kredigi min, ke tiuj ruĝaj gutoj sur plafono estas sango, likiĝinta tra betonplato de la supra etaĝo? Kia stiltaĵo!” daŭre manĝante glaciaĵon. Mia fratino ĝis nun adoras filmojn kiel “Morna mortulo” (The Evil Dead) kaj similajn. Sed mi ne plu estas adolesko, do de pluraj jaroj tute ne interesiĝas pri hororaĵoj. Ŝajne la samon oni povas diri pri Guillermo del Toro.

Antaŭ kelkaj jaroj mi hazarde spektis lian “La labirinto de la faŭno” (El laberinto del fauno) kaj estis grave impresita. Tiam mi komprenis, ke temas ne pri hororaĵo en ties klasika senco, sed pri horora lingvaĵo uzata de tiu reĝisoro (kelkfoje produktoro) por rakonti al oni veran dramon, historion pri ne mortuloj kaj zombioj, sed realaj homoj kaj ties sentoj.

Ĉi-kaze la meksika filmomajstro esploris la patrinan amon, kies forto superas ĉiujn barojn kaj limojn. Intrigo disvolviĝas ĉirkaŭ du malgrandaj fratinoj, kiuj en tragikaj cirkonstancoj perdis siajn gepatrojn kaj nur mirakle postvivis kvin jarojn en forgesita kabano meze de arbaro. Post ili estis trovitaj de serĉteamo, knabinoj trafis apartan domon, en kiu ili loĝis kune kun sia onklo kaj lia edzino, esplorataj de scivolema psikologo

Iom post iom novakiritaj parencoj degeligis korojn de la sovaĝiĝintaj arbarulinoj. Sed tiam inter ili ekstaris neimagebla obstaklo – fantoma patrino. Temas pri virino el loka frenezulejo, kiu kune kun sia bebo ĵetis sin de sur klifo antaŭ cent jaroj kaj de tiam, perdinte sian ideton, ne povis pacigi sian animon. Nome ŝi savis la fratinojn, manĝigis kaj defendis ilin dum kvin jaroj da soleca vivo. Poste ŝi ankaŭ ne forlasis ilin, alvenante ĉiunokte por ludi, rakonti fabelojn, do fari ĉion farindan de vera amanta patrino.

Oni povus diri, ke temas pri normalaj (se ne konsideri fantomecon de ĉefrolulino) rilatoj, videblaj en multaj ordinaraj familioj. Tamen baldaŭ evidentiĝis, ke la patrino celas ne nur bonsorton de siaj (kvazaŭ)filinoj, ŝia pleja deziro estas porĉiam resti ilia sola amikino, proksimulo entute kaj tiucele ŝi pretas neniigi iun ajn. Pli aĝa knabino komprenis tion kaj provas deteni la edzinon de la onklo je certa psikologia distanco: “Ne faru, ŝi ĵaluzas”. Sed la virino jam ekamis infanetojn, do ŝin movas la samaj patrinaj sentoj, ne malpli fortaj.

Mi ne rakontu la tutan historion de tiu ĉi spektinda filmo, diru nur, ke finfine ĉiuj roluloj ekstaras ĉe la rando de abismo (ne nur en figura senco), kien kondukis ilin la fortega, profundega kaj foje motriga patrina amo. Kio venkos – ĉu amo de la viva patrino aŭ tiu de la patrino morta, tion ĉiu mem vidu kaj konkludu. Mi aldonu, ke ne hazarde la ambaŭ patrinoj fakte ne estas parencoj de la knabinoj laŭsange, do temas pri pura kaj nura sento, naskiĝinta en animo, pri libera elekto de homoj, kiuj volas ami kaj esti amataj.




Ankaŭ mi diru, ke simila problemo estis esplorata de Guillermo del Toro en lia antaŭa filmo “Orfejo” (El Orfanato). Tiukaze li rakontis historion de la du patrinoj, el kiuj unu same estas adoptinto de la orfa knabo. Unu patrino pro tragika hazardo perdas sian infanon kaj venĝas lin, mortigante ĉiujn liajn amikojn georfojn, kiuj senkonscie pereigis ŝian idon. La alia same maldezire kondamnas al la morto sian filon kaj poste pagas tion per sia vivo, reunuiĝante kun li kaj aliaj georfoj jam en transa mondo por ke ludo daŭru tie.

Amo ne havas limojn kaj povas damaĝi amanton same kiel amaton. Ĉu banalaĵo? Jes, same kiel “Anna Karenina” povus iĝi banala historio pri tri geamantoj, se la genio de Lev Tolstoj ne kreŭs el ĝi ŝefverkon. Ĉu Guillermo del Toro estas samranga figuro de la kinoarto – tion finjuĝu la tempo. Sed li scias rakonti historiojn pri homaj sentoj – terurajn laŭforme kaj esence belegajn. Se vi hava(i)s amantan patrinon aŭ konsideras vin tia, vi nepre trovos spurojn de tiu historio en via animo – se ili ankoraŭ ne polviĝis.