“Ho mia kor,, ne batu maltrankvile!” – tiujn vortojn mi diris al mi dum lasta semajno ĉiun fojon, kiam mi eksidis en mian novan aŭton. Nu, se diri strikte, tio estas ankaŭ mia unua aŭto, do mi denove fariĝis komencanto (eterna, ĉu?). La 23-an de julio mi aĉetis la ruĝan ĵipon Honda CR-V.

Dum longa tempo mi prepariĝis al tiu paŝo. Antaŭ kelkaj jaroj mi unue ekpensis pri la propra aŭto – tiam mi revis pri simpla “deko” (la varianto de Lada). Sed revi kaj fari ne estas ja sama afero. Trapasis unu jaro, dua, tria, sed mi havis nek sufiĉan monon, nek ideon pri ties akirado. Nun, danke al senĉesa penlaborado mi ekhavis ion kaj decidis ŝanĝi mian vivon. La unua paŝo estas aĉeto de la aŭto. Kompreneble dum tiom da jaroj miaj pretendoj ankaŭ iĝis aliaj kaj simplaĉan Lada-n anstataŭis la nobela ĵipo.
Finfine mi povas ĉiutage veturigi mian edzinon al diversaj lokoj, ne plu devas finsemajne tiri pezajn sakojn el superbazaroj kaj mi mem de nun sendependiĝis de ĉiuj busoj, taksioj kaj homoj, kiuj veturigis min antaŭe. Mi iĝis libera! Kompreneble ekzistas kaj renverso – de nun mi povas (kaj senkondiĉe mi uzos tiun eblon) labori pli multe ol malfrue. Nu, mi jam alkutimiĝis al tiu ritmo, do tio ne devas esti grava problemo.
Mi diru kelkajn vortojn pri miaj unuaj impresoj. Unue mi certe havis nur angorojn kaj maltrankvilaĵojn. Aŭtolernejo deprenis de mi 20 milojn da rubloj (ĉ. $ 666 – ĉu hazarda cifero?) kaj donis kontraŭ tio nur senutilajn lekciojn kaj frenezigajn lecionojn de la praktika stirado. Stulta instruisto-skandalisto en rusia aŭtaĉo – bona ilo por malamegi stiradon! Finfine mi ne sukcesis trapasi la ekzamenon kaj estis devigita aranĝi stirpermesilon nur post duonjaro.
Dank, al Dio – kiel trafe rimarkis la fama rusa satiristo Saltikov-Ŝĉedrin, “la rigoreco de la rusiaj leĝoj estas mildigata per nedevigeco de ties plenumado”. 7000 rubloj ($ 233) + la botelo da vodko – kaj stripermesilo kuŝas en mia poŝo. Preskaŭ same okazis medicina ekzamenado: en nia urbo estas unu firmao, en kiu laboras la medicinisto, akirinta samtempe licencojn de narkologo kaj psikiatro. Do ne oni bezonas mendi sanatestojn el psikiatra kaj narkologa dispensarioj – ĉion oni povas akiri surloke. “Ĉu vi konsumas drogojn? Ĉu vi havas svenojn, senkonsciiĝojn, iktojn?” – “Ne, kompreneble ne!” – “Do, jen via sanatesto”. Ha, tiom simple! Unu horo da maskerado kaj la dezirata papero transiras en miajn manojn.
Lastan fojon mi estis devigita alfronti nian ŝtaton kaj ties servistojn dum la registrado de la novaĉetita aŭto. Mi penas ĉirkaŭiri nian ŝtaton kiel eble malproksime, sed tiukaze ni estis devigitaj renkontiĝi. Cetere, unu konato kaj 1500 rubloj (ĉ. $ 50) kaj mi ricevas numerplaton dum 40 minutoj. Mi aldonas saman sumon kaj sekvan tagon sukcese trairas teknikan ekzamenadon malgraŭ la malpermesitaj fumvitroj. Vivu la rusia korupto - sola garantio de dezirplenumado en nia povra lando. Alie la vivo ĉi tie estus tute trista…
P.S. La aŭton mi “renovigis” jam unuan tagon. Vespere, veturante malantaŭen en plenplenita parkumejo, mi kroĉetis per antaŭbufro la senmovan aŭton – similan ĵipon Toyota RAV-4. Mi kompreneble grave malĝojiĝis, des pli ke tuimomente mi devus veturigi en trafikpolicejon mian konatinon, kiu okazigis la trafikakcidenton matene…
Cetere, posedantino de la kroĉita de mi ĵipo evidentiĝis esti virino gaja kaj filozofia. Ŝi deklaris, ke jam delonge pensadis kiun aŭton aĉeti - Honda CR-V aŭ Toyota RAV-4. Antaŭ 10 tagoj ŝi finfine aĉetis tiun lastan, sed nun ekhavis la eblon denove kompari ilin. “Kiel bele ili staras, - admiris ŝi. – Kvazaŭ kisis unu la alian!!” Post kelkaj minutoj ni eksciis, ke ŝi jam multfoje averiis, sed tio estas la unua kazo kiam iu trafas ŝian aŭton (antaŭe averiojn faris ŝi mem). Mia edzino trovis, ke ili havas komunajn interesojn kaj konatojn kaj fine toyot-ino diris, ke tiu akcidento renkontigis nin, do ĝi ne estas malfeliĉa afero. Kiam ni disveturis, en mia aŭtobufro okazis esti malgranda grataĵo, en tiu ŝia – nenio!
Nu, mi revenis hejmen nur en malfrua nokto, post vizitoj en trafikpolicejon, plenigado de diversaj paperoj ktp. Sed nun mi komprenas, ke tiu “batalbapto” estis la bona leciono por mi – leciono de memregado. Trapasis unua semajno kaj mi trankviliĝis kaj nun veturadas ĉiutage sen iuj problemoj kaj emociiĝoj. Mi iĝis aŭtomobilisto!