La forto de la bona vorto
Esenco de afero, se esprimi tion per la lingvaĵo de la prokuroraj dokumentoj, estas jena: Tiŝenkov instigis al Garmanov, Rusanov, Kornev kaj Babanov por ke tiuj murdu Jantimirov kaj Musatov. Ili unuiĝis en bandon kaj engaĝigis al ĝi Gajnutdinov, Zulĥarnejev, Tumakov, Ĥarlov, Kudrin kaj Sidorov. Jen do estas ĉiuj niaj “herooj”. Sed tio estos poste. Nun ja ili kviete kaj pace (kiom tio eblas certe) loĝas en nia ĉarma urbo. Sur la kalendaro estas la fino de 1992.
Tiutempe “deĵetis sin”[1] el “zono”[2] Raŝid Jantimirov, unu el krimaj aŭtoritatoj[3] de Tjumeno. Li certe ne estis vane sidanta kaj baldaŭ kreas propran brigadon, kiun eniris laŭ diversaj taksoj inter 150 kaj 200 batalantoj. Samtempe estis forminta sian grupaĉon Jurij Tiŝenkov laŭ kromnomo Ganso. Ambaŭ banditaroj aktive komencis mastrigi tjumenajn vastaĵojn, sur kiuj tiutempe aperiĝis tiom da diversaj ĉasaĵoj – bankestroj, kooperativanoj kaj ĉiuspecaj komercistoj abundis kiel neniam pli frue. Plimulto da tiuj same laboris ĉe la limo de leĝo, do estis aparte atakeblaj. Komensiĝis la divido de la sferoj de influo. Ĉe tio estis uzataj ajnaj metodoj, sed entute oni sekvis la faman principon de Al Capone: “per bona vorto kaj kun revolvero en mano oni povas atingi pli grandan sukceson, ol per nura vorto”.
Banditojn de ĉiuj tempoj allogis la alkohola negoco. Aŭtune de 1992 Igor Kornev, unu el partoprenontoj de la bando[4] de Ganso, penetris en la Tjumenan vodkan uzinon kaj baldaŭ pere de establita de li firmao ekkontrolis ĉirkaŭ 10 % de la produktaĵo. Estus malvere diri, ke la uzina direktoro Kondratenko tre ĝojis tiun partnerecon, sed ja neniu proponis por li elekton. Tro grandaj estis la vetoj en tiu ĉi danĝera ludo. Ricevi vodkon kontraŭ malaltaj ŝtataj prezoj kaj poste vendi ĝin kontraŭ altaj prezoj de la libera merkato – tio ja estis la vera “klondike”, la revo de ĉiu bandito!


Post kelka tempo al la komerco aliĝis ceteraj anoj de la onta bando. Finfine, kiam la afero komencis labori je plena forto, aperis Ganso mem, kiu maltrudeme, sed firme “proponis” al knaboj labori “sub li”. “De tiam”, - rememoris poste dum enketado jam enkarcerigita Kornev, - “ni ne havis problemojn pri reket[5]. Kiam iu nin alpremis, ni diris, ke ni laboras sub Ganso kaj la demando malaperis”.


Sekvota


[1] En la rusa krima ĵargono ĉi tiu vorto signifas “liberiĝi, eliri el malliberejo”.
[2] Same ĵargonaĵo, kiu egalas al “malliberejo”.
[3] “Aŭtoritato” estas grava titolo en la rusia krima hierarkio. Pli alte staras nur “rigardanto” kaj “ŝtelisto en leĝo”.
[4] Verdire, ni uzas ĉi tiun vorton malkorekte, ĉar dum la asizo la gansaj advokatoj sukcesis provi, ke ties kliento, plejparte troviĝinta en Moskvo, ne povis senpere estri la agadon de tjumenaj “kolegoj”, do la akuzo pri “banditismo” estis de li forigita.
[5] Ekde 1990-aj en la rusan lingvon eniris la angla vorto “racket”, kiel la sinonimo de la vorto “ŝantaĝo”. Per ĝi oni nomas banditojn, kiuj regule kolektadas monon de entreprenistoj kaj kruele punas rifuzintojn.