About this blog

Politiko, esperanto-libroj, kino, humuro, historio, ktp. Katalogo de mia blogo: www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/359971

  • 100 posts
  • 27 729 visits
April 2012
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

April 30th, 2012

Tuikero la Harkio kaj ceteraj tedaj rakontoj

Mi estas historiisto. Nu, se diri ĝuste, de antaŭ du jaroj mi estras PR-sekcion en unu el firmaoj de Gazpromo, sed tio ne gravas – historiisto ĉiam restos sama esploremulo fidema nur al fontoj kaj faktoj. Do kiam mi trovis en la retkatalogo de UEA la libron de rememoroj de la franca soldato batalinta en Alĝerio en 1961-1962, mi estis agrable impresita – ha, jen historia fonto pri grava evento, kiu iĝos alirebla por mi danke al Esperanto! Sed tio daŭris nur mallonge. Mi estas malreviĝinta. …read more
Published at 12:10PM ( 4 comments / 171 visits )
This post is public

April 16th, 2012

Vojaĝo al Nova Urengojo: reveni por festeni

Kutime turistoj ĵetas monerojn en fontanojn por reveni. Mi ne sinkigis eĉ unu kopekon en fontanojn de la urbo Nova Urengojo (mi simple ne renkontis ilin), tamen mi revenis. Kaj restis kontenta pri tio! …read more
Published at 03:58PM ( 2 comments / 171 visits )
This post is public

April 2nd, 2012

Morto frapas la pordon

Hodiaŭ apud mia urbo Tjumeno kraŝis la aviadilo. En ties ferdeko troviĝis 43 homoj – 4 skipanoj kaj 39 pasaĝeroj. El ili pereis 31 kaj estis vunditaj 12. Ĉiuj skipanoj pereis.


Tri sciigoj
Mi ekvidis tion matene, elveturante el mia korto. Preter mi fulmveturis kelkaj policaŭtoj direkte al la flughaveno Roŝĉino, je 15 minutoj de veturado de mia hejmo. Ili impetegis kun bruantaj sirenoj kaj mi demandis min: kio okazis? Elbe laŭvica altrangulo malfruas por flugo? Sed apenaŭ – ja estas tro brue…
Post atingi oficon mi eksciis pri tio denove, aŭdinte orelangule: “Apud la 2-a urba malsanulejo amasiĝas ambulancoj…” Post ŝalti la komputilon mi komprenis ĉion, traleginte en Interreo: “Apud Tjumeno kraŝis la aviadilo АТR-72 № VP-BYZ”.


Kvar minutoj
Ĝi flugis al la pli norda urbo Surguto, ĉefurbo de Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto. La aviadilo ekflugis je 07:40 (loka horo). Kvar minutojn poste ĝi jam brulis surtere, je ĉirkaŭ 3 km for, apud la vilaĝo Gorkovka. Atestantoj rakontas, ke antaŭ falo unu el motoroj ekfumis, poste la aviadilo kliniĝis kaj falis.
Kio kialas? Neniu scias ĝuste. La vetero matene draste malpliboniĝis, aperis vento kun rapideco ĝis 6 metrojn sekunde, foje ĝis 9 metrojn. Tio ne estas ega malfacilaĵo, sufiĉe kutima situacio por siberia marto. Tamen la aviadilo baldaŭ malaperis de sur radaraj ekranoj. Skipanoj direktis ĝin reen, sed malsukcesis. Iuj asertas, ke kraŝkaŭzo povus esti glaciiĝo de flugiloj. Iel ajn, nigraj skatoloj jam estas trovitaj kaj internacia enketkomisiono laboras.
La aviadilo mem estis produktita en Francio kaj flugadis ekde 1992. Ĝi estis posedata laŭvice de flugkompanioj de Tajvano, Finnlando, Estonio kaj en 2008 estis aĉetita de la rusia flugkompanio Utair, kies stabo troviĝas en Surguto. Tio estas sufiĉe granda kompanio, posedanto de la plej granda en la mondo helikopteraro, plenumanto de la kontraktoj de Unuiĝintaj Nacioj tra la tuta mondo. Tio estas kvanta kaj plej granda kraŝo por tiu flugkompanio.


Apuda
Por la urbo, en kiu loĝas ĉirkaŭ 550 mil homoj tio estas proksima tragedio. Sufiĉis duontago por ke aperis multaj konfirmoj: la morto apudas. Unu kunlaborantino de mia entrepreno TjumenNIIgiprogazo perdis la filon. La alia perdis bofilon. Ŝia filino antaŭnelonge naskis, do hejmas en vartejferio. Nun juna edzino iĝis vidvino. Pereis amiko de vicdirektoro. El du samurbaj institutoj per aviadilo flugis grupoj da junaj sciencistoj. Ili hastis al la konferenco por junaj spertuloj, okazonta en Surguto. Hodiaŭ mi verkis kondolencojn por ambaŭ institutoj.
En majo tia konferenco okazos en mia entrepreno. Antaŭ kelkaj tagoj simila aranĝo finiĝis en la urbo Nova Urengojo. Mi mem flugis el ĉi urbo, iom pli norda ol Surguto, nur vendrede, tra la sama flughaveno. Lunde novaj pasaĝeroj iris tra ĝi sian lastan vojon. Kompanio vendis 40 biletojn, sed enaviadiliĝis nur 39 – unu malfruis. Biletoj estas multekostaj kaj mi povas imagi kiom li bedaŭris pri sia maltrafo.
Interesa rimarko: mi flugis tra la flughaveno Domodedovo antaŭnelonge de terora atako. Nun mi je kelkaj tagoj avancis kraŝon en mia urba flughaveno. Ĉu duobla maltrafo?


P.S. Post reveni hejmen mi eksciis plian novaĵon: pereis mia 32-jara najbaro. Morto frapas la pordon.
Published at 03:16PM ( 8 comments / 252 visits )
This post is public

March 18th, 2012

Punka diservo – ĉu puni aŭ pardoni?

Punka diservo – ĉu tio eblas? Jes, en nuna Rusio eblas ĉio, eĉ tiaj oksimoroj. La 21-an de februaro 2012 kvin junulinoj en diverskoloraj maskoj saltis al antaŭ altaro en la Templo de la Kristo Savinto kaj plenumis tion, kion ili nomis “punka diservo”. Du el preĝintinoj estis arestitaj kaj nun troviĝas en antaŭprizonejo atendante proceson. Laŭ la socia reago oni povas supozi, ke ĝi estos brua kaj severa. Ofte oni povas aŭdi sugestojn pri ebla puno – ĝis 7 jaroj de malliberigo. …read more
Published at 04:40AM ( 8 comments / 250 visits )
This post is public

March 17th, 2012

Helpo (The Help, 2011): historio pri reciproka liberiĝo

Pri kio temas en ĉi mondfamiĝinta, Oskar-premiita filmo? Resumo aspektas ne tre originala. Nigrulinoj (nun oni nomus ilin afrik-usonaninoj) servistinoj en malgranda urbeto estas ĉiam humiligataj kaj malrespektataj de siaj posedantoj (jes, nome tiel, ĉar oni daŭre transdonas ilin kaj eĉ testamentas). Apartaj necesejoj en domo, malafablaj rimarkoj, malrespekta traktado – ĉio ĉi jam multe videbliĝis en antaŭaj filmoj kaj libroj pritemaj. Ankaŭ pri lukto de humiligataj nigruloj por siaj rajtoj ni ankaŭ aduis ne malmulte. Do, ĉu laŭvica politikkorekta historio? Ne, la afero estas multe pli komplika. …read more
Published at 04:57AM ( 8 comments / 260 visits )
This post is public

January 29th, 2012

Mi iĝis dumviva membro de UEA!

Ĉefa informo jam enestas en la nomo de ĉi blogero. Do kion mi aldonu? Fakte mi nur klarigu iom pri kialoj de tiu paŝo, ja ĉiufoje antaŭ fari ion mi demandas min: “Por kio?” Kaj ĉi faro ne estis escepto. …read more
Published at 11:35AM ( 20 comments / 666 visits )
This post is public

January 23rd, 2012

Esperanto-centro en Burundo: konstruado komenciĝis!

Antaŭ iom malpli ol tri monatoj mi starigis la demandon: "Esperanto - ĉu amuzilo aŭ ilo?" Temis pri disvolviĝo de esperanto-movado en Afriko ĝenerale kaj konkrete en unu el plej malriĉaj landoj de tiu kontinento - Burundo. Mi ripetu, ke laŭ mi nome sorto de la movado en tiu ĉi regiono respondos al ĉi grava demando - ĉu Esperanto estas nura amuzilo por riĉaj okcidentuloj aŭ vera komunikilo por ĉiuj.
Oni povas nur fascini fervoron de niaj afrikaj samideanoj. Sed ne nur - oni povas ankaŭ helpi al ili almenaŭ daŭrigi sian laboron danke al kaj por Esperanto. Kaj tia helpo alvenis.
Jam de 2009 okazas kolektado de mono por konstruado de Esperanto-centro en Rumongo, unu el plej grandaj urboj de Burundo. Fine de 2010 la speciale kreita fonduso "Esperanto en evoluo" transdonis al la burundaj esperantistoj 2900 eŭrojn, kontraŭ kiuj estis aĉetita tereno. Restis plenumi "malmulton" - trovi aliajn 8000 eŭrojn por plene realigi la projekton.
Miavice mi faris ĉion eblan - verkis artikolon por ĉi blogo kaj Verda Radio, sendis 250 eŭrojn nome de mi kaj du partoprenantoj de la lanĉita de mi projekto "Esperantistoj-ĵurnalistoj". Estas ankaŭ aliaj planoj.
Kaj jen mi ricevis retleteron de Johan Derks, prezidanto de la fonduso. Mi citu: "Je la 13a de decembro mi sendis € 5180, = al la konto 306890164 de Ass. Nat. d'Espéranto au Burundi. Je la 26a de decembro la konstruado de la biblioteko komenciĝis. La laboro estos finita fine de februaro, almenaŭ se envenos pliaj donacoj, ĉar laŭ lasta buĝeto bezonatas proksimume € 8000. Rigardu sub 'donacoj' aŭ 'pruntedonoj' por scii, kiel helpi ilin! Johan Derks, prezidanto".
Ĉu ni venkis? Mi ne jam scias. Iel ajn estus, la afero ne stagnas, ĝi daŭras kaj eble post nur kelkaj semajnoj (monatoj?) en centro de Afriko aperos vera domo por burundaj esperantistoj - entuziasmuloj kun malplenaj poŝoj kaj ardaj koroj. Spektu videon - jen ili konstruas sian unuan domon danke al la Internacia Lingvo kaj ties internacia parolantaro.Ĉu ili finos ĝin?
Published at 01:26PM ( 6 comments / 329 visits )
This post is public

January 14th, 2012

Vizito al la Abalaka monaĥejo: agrabla vojaĝo

Finfine mi veturu al la monaĥejo! Ne, mi tute ne decidis por ĉiam enklostriĝi, ferminte min de la ekstera mondo – tio estus sufiĉe stranga deziro por ateisto. Temas pri nura turismado, celo de kiu ĉi-foje estas verŝajne plej fama monaĥejo de Tjumena provinco kaj iam de tuta Tobolska gubernio, situanta je 30 km de Tobolsko, en la malnova vilaĝo Abalako. …read more
Published at 12:42PM ( 8 comments / 408 visits )
This post is public

January 4th, 2012

Tempo - privata kategorio

Oni diras, ke nur manpleno da homoj en la tuta mondo povas ĝisfunde kompreni la teorion de relativeco de Albert Einstein. Mi facile kredas tion, ĉar neniam havis inklinon al fiziko kaj eĉ tiaj ĉiutagaj aparatoj kiel poŝtelefono aŭ televidilo ŝajnas al mi miraklo. Tamen mi bone komprenis alian relativecon de tempo – ĝi estas privata afero kaj ne nur ni loĝas en tempo, sed ankaŭ tempo loĝas en ni, kaj ĉiu havas propran tempolinion. Ĉu frenezaĵo? Mi klarigu. …read more
Published at 12:20PM ( 6 comments / 361 visits )
This post is public

December 31st, 2011

Kroata milita noktlibro: historio trista, sed bone konata

Kial mi aĉetis tiun libron? Unue, ĉar ĝin verkis Spomenka Štimec, mia plej ŝatata esperanto-verkistino, aŭtoro de belegaj pro sia sentsubtileco “Ombro sur interna pejzaĝo” kaj “Vojaĝo al disiĝo”. Sed estis ankaŭ la dua kialo. Mi volis ekscii kiel ŝi travivis disfalon de sia lando kaj disŝiron de iamaj interligoj. Jugoslavio faris unuajn paŝojn al pereo en 1991 – la jaro, kiam malekzistiĝis Sovetunio, heredanto de la grandega Rusia Imperio. …read more
Published at 04:19PM ( 4 comments / 335 visits )
This post is public

December 25th, 2011

Manko de la kredo

Nuna Rusio estas religieca lando – almenaŭ unuarigarde. Deklari sian ateismecon similas al agnosko je iu hontinda ago aŭ perverseco (“Ĉu vere? Sed kial?”). Tamen nur dekkelkaj procentoj da memdeklaritaj “kredantoj” regule vizitadas preĝejojn, fastas kaj plenumas religiajn ritojn. Nur en grandaj festoj temploj plenplenas je homoj, rememorintaj pri sia apartaneco al eklezio. Ĉu hazarde? Mi dubas. …read more
Published at 12:29PM ( 4 comments / 347 visits )
This post is public

December 10th, 2011

Elektado senelekta: apartaĵoj de la parlamenta balotado en Rusio

Mi ne tro atente sekvas parlamentan balotadon en mia lando. Ĉu mi estas diferenculo? Nu eble tio validas rilate al politikaj okazaĵoj de Rusio, sed kaŭzis tion ne mia persona malŝato al politiko ĝenerale, sed simpla malesto de reala politka vivo en unu el plej grandaj kaj influaj landoj de la mondo.

read more
Published at 05:49PM ( 5 comments / 333 visits )
This post is public

December 9th, 2011

Vojaĝo al disiĝo: taglibro de sentoj

En la rusa oni diras pri malŝparemulo, ke en lia poŝo “mono pepas” kvazaŭ petante eliĝi. Sur mia breto pepas libroj – esperanto-libroj aĉetitaj antaŭnelonge en UEA-vendejo. Mi jam forglutis 4 el 15 kaj voras plu. Jen mia lasta viktimo – “Vojaĝo al disiĝo” de Spomenka Štimec. …read more
Published at 04:38PM ( 4 comments / 359 visits )
This post is public

December 3rd, 2011

Norda Odiseado de Jack London: kontraŭdiraj impresoj

Verŝajne unuakaze dum mia blogado mi staras antaŭ tiom malfacila elekto, kiun en la Fejsbuk-lingvaĵo oni povus formuli tiel: ĉu ŝati aŭ ne?

read more
Published at 02:17PM ( 14 comments / 455 visits )
This post is public

November 26th, 2011

“La besto-farmo” kaj “1984” – ne perfektaj, sed legindaj

“Ĉiuj bestoj estas egalaj, sed certaj bestoj estas pli egalaj ol aliaj” – kiu ne konas tiujn ĉi vortojn? Ju pli mi legis la legendecan verkon de George Orwell, des pli ĝi fascinis min. Ja vere, kiel li sukcesis tiom trafe kaj kolorplene priskribi la tutan (antaŭmilitan) evoluon de mia lando, kiun li nur vizitis foje kiel ordinara ĵurnalisto? …read more
Published at 04:40PM ( 2 comments / 392 visits )
This post is public

November 20th, 2011

Katalogo de mia blogo: novembro 2011

Por kio mi decidis krei tiun ĉi katalogon? Se diri sincere, tradiciaj pretekstoj por tio mankas. Mi lernis Esperanton memstare en decembro 2007 - februaro 2008 per elŝutita el Interreto lernolibro de Boris Kolker, do "jubileo" ne jam alvenis. La unuan enskribon en tiu ĉi blogo mi faris en januaro 2010. De tiu tempo kvanto da vizitoj atingis preskaŭ 35 000. Ĉu ŝpronis min al katalogado preskaŭ "ronda" cifero de blogaĵoj - 85? Aŭ sukcesa provo de senlaca Bernardo, ĉu? Iel ajn estus, dum lastaj (preskaŭ) du jaroj mi blogis sufiĉe multe kaj verŝajne interese por allogi tiom da vizitantoj. Do ne atendante rondiĝon de ĉiuj supremenciitaj ciferoj mi decidis resumi mian blogadon kaj samtempe plifaciligi serĉadon de apartaj blogeroj al legontoj. Ek! …read more
Published at 08:10AM ( 6 comments / 367 visits )
This post is public

November 6th, 2011

Konfeso de librovermulo

Mi estas librovermulo kaj neniel hezitas tion. Ĉu fieras? Nu, eble jes, kvankam nun ĉiam malpliiĝas ĉirkaŭ mi homoj pretaj (kaj kapablaj) disdividi tiun ŝaton al legado de libroj – nome libroj, ĉar legado de ŝerĉoj kaj blogaĵoj en Reto estas tute alia afero, pli simila al interhoma babilado ol al ĝuado librodevena. Mia esperantiĝo preskaŭ antaŭkvarjara, nur plifortigis tiun amon al la presita vorto – ja por mi, memlernanto kies tempo estas plejparte okupita per laboro, esperanta vivo trafluas precipe en du sferoj – retumado (Vikipedio kaj Ipernity) kaj legado de eo-libroj. Apenaŭ mi estas rara escepto, aparte por nova eo-generacio, aliĝanta al la movado dum lastaj jaroj. Des pli ĝojiga estis por mi eltrovo de la retejo kun stranga nomo – aNobii. …read more
Published at 10:36AM ( 0 comments / 218 visits )
This post is public

October 29th, 2011

"Ebono" - nigra kovrilo, bunta enhavo

Mi ŝatas Afrikon – ege kaj de antaŭlonge. Mi ne scias – kial, simple estas tiel kaj tio sufiĉas. Do laŭvican fojon traserĉante la katalogon de la UEA-libroservo mi trovis per la ŝlosilvorto “Afriko” la libron de la fama pola ĵurnalisto Ryszard Kapuściński. Nu, se diri sincere, ties fameco iĝis konata por mi nur pere de Pola radio, pri kies rolo kiel disvastiganto de la pola kulturo mi iam skribis en mia blogo. Do, resuminte elstarecon de la aŭtoro kaj mian emon al tiu kontinento, mi klakis “aldoni” kaj post 15 tagoj iĝis posedanto de la koncernata libro. Feliĉa posedanto! …read more
Published at 12:18PM ( 0 comments / 166 visits )
This post is public


   ← previous   1 2 3 4 5 6   next →   

( 100 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Stanislavo

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...