| February 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | |||||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | ||
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | ||
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | ||
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | |||
Estimataj Geamikoj! En Pollando jhus aperis la unua numero de la 64-pagha, kvaronjara, sendependa, soci-kultura revuo en Esperanto - SPEGULO. En la jhus menciita unua - la vintra de 2008 - kajero de Spegulo Vi trovos inter aliaj tekston ankau la eron de la libro de Halina Birenbaum (IL), ku estas titolita : "Espero mortas la lasta" pri la travivajhoj dum HOLOCAUST en nazi-germanaj fashistaj koncentrejoj en Europo en la militaj jaroj 1939-1945. La tutan libron tradukis kaj pretighas por la eldono en 2008 jaro la chefredaktoro de Spegulo Tomasz Chmielik el Swidnik (PL). Oni valoras ekinteresighi pri Spegulo-Revuo kaj aboni ghin. Pri la aboneblecon estu afabla demandi la eldonanton de SPEGULO Sinjoron Kazimiron LEJA che la retadreso:spegulo@gmail.com Estu salutataj inter la unua cento da jam abonantoj de SPEGULO - do inter la Familio de SPEGUL-anoj! Felichan kaj bonfartan Jaron 2008 - deziras Redakcio de SPEGULO (PL)
Send a message
Search for members