Meze de majo 2008 aperis la dua numero de la socikultura revuo en Esperanto - SPEGULO, legata jam en chiuj kvin kontinentoj. En chi dua numero ankau Vi povas legi pri la 100-jarigho de Universala Esperanto Asocio en la artikolo de Andreas Kuenzli el Svislando. De la sama Autoro oni povas latekston pri Milito kaj paco lau Hector Hodler - la eminentulo de esperantaj medioj antau cent jaroj. Oni rememoras la kormemorindan Claude Piron - la nuntempan eminentulon de Esperantujo en Lia teksto, titolita "Esperanto, chu verko de Dio?". Jugoslavio, toys for boys - estas la totolo de la artikolo de Dubravka Ugreshic^  kaj inter elektitaj poemoj estas la versoj de Eqrem BASHA el Kosovo-land.  (el) Kaprido por du groshoj (1989) sonas la titolo de la belega rakonto de Grigorij KANOVICh el Israelo. La amantoj de muziko povas  konatighi kun la artikoloj pri Bessie Smith (1859-1937) - la imperiestrino de bluso kaj pri la verdkaba muziko. Filmoamantoj nepre legu la tekston de Tomasz Chmielik (la filo) pri Tri koloroj - blanka. Kateto - la poemeto de la pola verkisto Mieczyslaw Jastrun estas dedichita al nia kara Marjorie Boulton - la eminenta verkistino en Esperanto. Se Vin ankau  interesighas al kiuj estas prijughitaj la statuetoj de Spegulo... Vi nepre devas ABONI SPEGULON por la kuranta jaro - 2008! La kvar kajeroj - chiu 64-pagha kostas nur 18 EUR. Por pliaj informoj turnu Vin al: spegulo@hejme.com.pl

Estu bonvena inter la internacia Legantaro de SPEGULO!  Lernu pensadi internacie!

Stanislao Smigielski