Grupo de loĝantoj el la urbo Zamość, en Pollando, postulas la konstruon en la orienta parto de ĉi lando Centron de Ekzilitoj, ĉar ĵus en ĉi regiono dum la dua monda milito (1939-1945) estis amase organizitaj ekziloj.
"Ni havas la moralan rajton admoni pri nia pola versio de historio, jen ĵus ĉi tie en Zamość-Regiono okazis unu el la plej tragiaj scenarioj en la historio de la lasta milito. Jen ĉi tie en la jaroj 1942-1943 estis kzilitaj el hejmoj pli ol 40 mil da homoj", - skribis en la letero al la ŝtatprezidento Leh Kaczyński Gupo da Iniciatintoj el Zamość.
Oni temas pri la geheno de la forpeloj kaj pacigoj de pli ol 120 vilaĝoj en la regiono de Zamość, kiujn faris okupantoj de la nazi-germanoj.
"La CEntro de Ekziloj en Zamość-Regiono devas esti komprenata kiel la loko de la eŭropa memoro, la loko de la konciliacio. . Ĝi devas esti la komuna verko de nia generacio, konstruota kiel la monumento omaĝe al niaj gepatroj" - klarigas unu el la iniciatantoj de ĉi Centro Jerzy (Georgo) Zaharov. Li estas la kontraŭanto de la konstruado en Berlino de la simila centro. "Germanoj ne havas la moralan rajton por la konstruo de Eŭropa Centro de Rorpelitoj; ili ne estis forpelitaj, sed transloĝigitaj el teritorioj, sur kiuj ili loĝadis. Pri la transloĝigo ekdecidis tiam la venkontaj en la milito ŝtatoj same kiel pri la ŝanĝo de ŝtatlimoj" - rememoras Zaharov.
La Centro de Ekzilitoj - laŭ la planoj de la inventemuloj - devus esti konstruota por la mono de la pola ŝtatbuĝeto. La municipo de la komunumo de Skarbiŝev apud Zamość volas senpage disponi por ĉi Centro la kampon por la konstruado.
La ekzilado de poloj el Zamość-Regiono daŭradis el de novembro 1942 ĝis marto de 1943. Forportitaj estis tiam ĉirkaŭ 40 mil da homoj el 120 vilaĝoj, el kio al nazi-germana koncentrejo KL AUSCHWITZ falis 1300 personoj kaj preskaŭ ĉiuj pereis. Ĉi agado estis prokrastita nur post tiam, kiam la hitler-nazi-germana armeo komencis retiradi en Oriento kaj kiam en Zamość-Regiono pligrandiĝis la rezista movado.
La tragedio de poloj en Zamość-Teritorio ligiĝis kun la germanaj planoj de germanigado de orientaj teritorioj, kiuj estis traktataj kiel la kermana vivspaco (Lebensraŭm). Hitler-anoj planis dum 20-30 jaroj la germanigon, translokiĝon kaj biologian ekstermadon de ĉirkaŭ 50 milionoj da slavoj: ĉefe poloj, rusoj, bjelorusoj kaj ukrajinoj. La teritorio estis en tiamaj germanaj planoj por la koloniado de germanaj setlintoj.
La germanigadon oni deciis komenci de la distrikto de Lublin kaj pli poste oni planis kolonigadi pliajn polajn teritoriojn kaj kreadi laŭ la Bug-rivero "la germanan ŝirman remparon", etendiĝantan komence de baltaj landoj norde ĝis Rumanio sude de Eŭropo.
Send a message
Search for members
Jacek says:
Stanislao says: