Alproksimiĝas la 70-a datreveno de la eksplodo de la dua monda milito - la 1-a de septembro 1939. Jen la plej gravaj faktoj, kiuj atstas pri la senprecedenca rolo de Pollando en tiu monda milito, pri kiuj memoras ne nur gepoloj.
1. II mondmilito komenciĝis nehazarde ek de la agreso al Polujo, ĉar ĵus Polujo kiel la unua ŝtato kontraŭiĝis al Hitler kaj kiel la unua ekdiris "ne!" al la senpuna alproprigado de lauvicaj landoj de Eŭropo fare de krimema Germanio - nomata tial III Reich (III Regno).
2. Neniu alia ŝtato en Eŭropo gvidadis armeajn agadojn tiel longtempe kiel Pollando dum la dua mondmilito ( ek de la 1-a de septembro 1939 ĝis la 8-a de majo 1945 ).
3.Neniu alia lando - krom Pollando - estis atakita fare de du agresantoj - Germanio de Hitler kaj Sovetio de Stalin.
4. Dum la dua mondmilito rezulte de agresoj de Germanio kaj Rusio estis konkeritaj kaj pli poste okupataj multaj ŝtatoj ( inter alie Francujo, Grekujo, Austrujo, Danujo, Belgujo, Litovujo, Finnlandujo, Norvegujo ), sed nur polujo estis entute aneksita fare de ambaŭ agresintoj kaj nennigita sur la mapo de Eŭropo. Aliaj ŝtatoj estis okupataj aŭ aneksataj sed konservis sian nomon kaj limigitan sian ŝtatecon. Nur Polujo devis prokrasti ekzisti por ĉiam fare de la decidoj de Berlino kaj Moskvo samtempe.
5. En la tuta okupacia Eŭropo nur Polujo ektroviĝis dum la jaroj 1939-1945 sub du okupacioj samtempe.
6.Holokaŭston - la ekstermadon de ĉiuj gejudoj, Germanio komencis ek e la ekmurdigado de 3 milionoj da gejudpj - civitanoj de Polujo. Tiu germana genocido komenciĝis jam en septembro 1939.
7.Memore pri la tuta barbareco de la 2-a mondmilito nur polaj oficiroj de Pola Armeo estis amase murdigitaj kiel militaj kaptitoj. Ne estis dua simila kazo krom la KATYŃ-murdo.
8.Pola Armeo estis ununura ameo en Eŭropo, kiu batladis sur ĉiuj batalkampoj de ĉi tiu milito - surtere, surmare kaj en aero.
9.En la tuta okupata Eŭropo nur Pollando kresis la tutajn struklturojn de la kaŝia ŝtato
10.Varsovia Ribelo 1944 estis la ekzemplo de la senprcedenca heroeeco de la logxantaro dum la dua mondmilito.
11. Polujo esis la ununura lando en la okupata Eŭŭropo, en kiu malekzistis ia ajna institucia kunlaboro kun naziistoj, kaj la kazoj de la individua perfido estis punigataj fare de Polska Walcząca (PW) - Polujo Batalanta ( kaŝita ŝtato ) per mortpunoj.
12. Armia Krajowa (AK) - Landa Armeo estis la plej grana partizana armeo ne nur dum la dua monda milito, sed ĝenerale en la historio de militoj.
13. Respubliko Pollano kaj gepoloj kiel la popolo ekhavis la plej grandan kontribuon al la venko de la koaliciantoj en la 2-a mondmilito, se oni kalkulas la polan loĝantaran potencialon kaj la eblecojn ekonomiajn kaj armeajn.
14.Pollando suferis la plej grandajn perdojn inter la eŭropaj landoj - 8 milionojn da civitanoj kaj grandiozajn materiajn perdojn - fare de ambaŭ okupantoj - faŝisma Germanio kaj komunisma Sovetio.
15.Kiel la alia lando en Eŭropo rezulte de la 2-a mondmilito, Pollando en la geografia senco estis translokigita 300 kilometrojn okcidenten, sed en la geopolitika kaj civilizacia enco ĝi estis translokigita orienten kaj perdinte sian suverenecon ektroviĝis sub la regado de la sovetia Rusio - la agresinto kaj okupanto ek de la 17-a de septembro 1939.
Prof. Józef Szaniawski, 19-an de aŭgusto 2009 en Nasz Dziennik, paĝo 16.
Esperantigis - Stanisław Śmigielski
.