| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
Baziliko de la Nacia Voto al la Sankta Koro
Post la malvenkego de 1870, la francaj katolikoj decidis starigi per nacia subskripcio, pregxejon konsekritan al la Sankta Koro, kiel pentan ateston kaj espermanifestadon. La Nacia Asembleo en 1873 deklaris gxin: publika afero!
La planoj de Abadie estis elektitaj. En 1876, komencigxis la laboroj, sed tuj montrigxis malfacilaj; cxar multaj sxtonminoj subfosis la grundon; oni sxtopis per masonajxo 83 sxaktojn profundajn 36 metrojn, kiuj estis kunligitaj per arkoj. En 1884 mortis Abadie, pluraj arkitektoj postvenis, el ili Lucien Magne starigis la kampanilojn; kvankam restis multo por fari, la baziliko estis konsekrita en 1919; gxi kostis 40 milionojn da frankoj, tute pagitajn de la francaj fideluloj.
Tiu alta, blanka silueto nun apartenas al la pariza pejzagxo, same kiel la katedralo Notre Dame au Eiffel-turo.
La ega kupolo (83 m) kaj la kampanilo (94 m) superstaras multajn kupoletojn. La kripto okupas la pacon de la subpregxejo. En la sonorilturo lokigxas la plej dika franca sonorilo La Savoyarde, kiu pezas 19 tunojn, fandita en Annecy (1895); gxin donacis la savojaj diocezoj.
La supreniro al la kupolo estas kurioza; dum bela vetero, el la belvedero, la vidokampo etendigxas gxis 50 km. La malsupreniro donas desupre emocian vidon super la interna pregxejo.
Interno estas bonege adaptita al la rolo de pilgrima pregxejo, gxi estas tre ricxe ornamita: multnombraj mozaikoj, tiu de la hxoreja volbo estas giganta; en gxi Luc-Olivier Merson elvokis la piecon de Franclando al la SANKTA KORO.
En cxi tiu baziliko, en PARIZO, eksonos la Internacia Lingvo ESPERANTO, sojle de julio 2010, dum la JUBILEA Kongreso de IKUE - je la 100-a datreveno de la IKUE-Kongrso en la jaro 1910!
Bonvenon al SANKTA KORO-Baziliko en Paris!
Send a message
Search for members