SKEJ - Slovakia Esperanta Junularo's articles

  • Esperantumu en Slovakio, trifoje!

    - 9 years ago
    Jam postnelonge okazos en Slovakio aŭ kunlabore kun Slovakoj kelkaj interesaj E-aranĝoj al kiuj ni kore invitas vin. Temas pri unu junulara aranĝo orientita al amuzado kaj amikumado, tutlanda movada renkontiĝo kaj eduk /kultura renkontiĝego.

  • Esperanto prezentita dum slovaka librofoirego

    - January 11, 2012
    Anaro de stando de E@I
    En novembro 2011 okazis en Bratislavo, la ĉefurbo de Slovakio, konata librofoirego Bibliotéka 2011. Ankaŭ ĉi jare ni partoprenis per nia stando kaj prezentis Esperanton al la slovaka publiko.

  • Fotoj de IJK 2011

    - December  9, 2011
    Komuna slovak-ĉeĥa foto dum IJK 2011
    "Tro longa tempo pasis, pli ol semajn'" oni kantas en unu kanto kaj jes, tio validas ankaŭ por ni. Pasis jam tro longa tempo ekde nia la plej lasta ĝisdatigo ĉe ipernity sed ni pliboniĝis kaj revenis. Nia amiko, Karel Rydlo, de Ĉeĥa Esperanta Junularo kun ni partopreis IJK-on 2011 kaj "servis" kiel fotisto-dokumentigisto de la aranĝo. Kelkaj liaj fotoj nun estas disponeblaj en nia galerio en la albumo IJK 2011 . En aliaj albumoj vi povas trovi iujn niaj fotoj, ni diru ke historiaj ĉar…

  • SKEJ revenas!

    - May 28, 2011
    Amikoj niaj karaj, bonega novaĵo: SKEJ revenas al ipernity!

  • Scienco kaj tekniko reaperos en Slovakio

    - October  7, 2010
    En Slovakio novembre okazos interesa aranĝo kiu kunigas Esperanton kun scienco kaj tekniko. La aranĝon organizas E@I kun aktivaj slovakiaj esperantistoj. Per tiu ĉi artikolo ni volas sciigi vin pri kio temas. KAEST 2010 – Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko okazos post longa paŭzo denove en Slovakio. En novembro – 18.-21.11.2010 en urbeto Modra- Harmónia okazos nova etapo de KAEST-oj. La aranĝo ja komenciĝis en Slovakio (tiam sub nomo AEST) sed dum lastaj 10 jaroj ĝin tenis viva Petro Chrdle kun siaj helpantoj en Dobřichovice, apud Prago. Nun E@I, kune kun slovakiaj esperantistoj restarigas la aranĝon en la naskiĝlando.

  • Venu al nova Slovakia diskutforumo

    - August 24, 2010
    Ĉu vi volas saluti viajn slovakiajn amikojn ( nin )? Ĉu vi volas ekkoni turistajn informojn pri Slovakio? Aŭ simle trovi novajn amikojn el alia lando? Se vi almenaŭ unu foje respondis pozitive do legu plu...

  • Helpu per Esperanto savi naturon

    - August 23, 2010 - 1 comment
    En Slovakio denove estas minaco de detruo de natura trezoro, la Nacia parko Altaj Tatroj. Por iom rememori: tio estas la montaro sub kiu okazis la lasta Ago-Semajno (2008/2009). Kontraŭ tiu intenco ekis granda nevolo en Slovakio kaj eĉ ekesto de internacia petskribo. Tiu petskribo jam estas tradukita al Esperanto por pli internaciigi ĝin kaj disvastigi informojn pri la okazaĵo.

  • SKEJ jam 7-jara

    - August 13, 2010
    Hodiaŭ, la 13-an de aŭgusto, nia organizo festas sian 7-a datrevenon!