Enretiĝis hodiaŭ la dek-sesa sonprogramo de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando). En ĝi oni povas aŭskulti Esperanto-novaĵojn, kaliningradan felietonon de Halina Gorecka, prezenton de la oktobra kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj komentarion de Dafydd ab Iago kiu aperis en la oktobra “Ondo”. La muzika rubriko enhavas kanton "Tuj" de Alejandro Cossavella el Argentino.

Parolas AlKo kaj HaGo. La programo daŭras 21 minutojn. Amplekso: 10 Mbajtoj.

Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de “Radio de Esperanto” rete:
http://la-ondo.rpod.ru/

aŭ senpage abonu ilin:
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml

Bonan aŭskultadon!

[Radio Esperanto]