Ĵus enretiĝis la dek-kvina sonprogramo de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando). En ĝi estas jenaj programeroj

  • Enkonduko de AlKo
  • “Baltaj Sezonoj”: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
  • Esperanto-novaĵoj
  • Literatura Konkurso Liro-2008
  • Tri novaj libroj de “Sezonoj”
  • Jorge Luis Borges. La viro ĉe la sojlo (tradukis Liven Dek)
  • Nia muzika gasto: “Sväng” el Finnlando

Parolas AlKo kaj HaGo
La programo daŭras 37 minutojn.
Amplekso: 17 Mbajtoj.

Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de “Radio de Esperanto” rete:
la-ondo.rpod.ru
aŭ abonu ilin:
la-ondo.rpod.ru/rss.xml

Bonan aŭskultadon!