Enretiĝis la dek-kvara sonprogramo de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando). En ĝi oni povas aŭskulti, interalie, Esperanto-novaĵojn, kaliningradan felietonon de Halina Gorecka, prezenton de la ĵus presita kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj aktualan komentarion de Komitatano Z. La kultura rubriko de “Radio Esperanto” enhavas humuran novelon “Gastamo” de Spomenka Štimec kaj Esperanto-kanton “Plurestantaj memoroj” de la itala grupo “Reverie”.

Parolas AlKo, HaGo kaj Andrea Fontana.
La programo daŭras 35 minutojn.
Amplekso: 17 Mbajtoj.

Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de “Radio de Esperanto” rete:
http://la-ondo.rpod.ru/
aŭ abonu ilin:
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml

Bonan aŭskultadon!