Enretiĝis la dek-tria sonprogramo de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando). En ĝi oni povas aŭskulti raporton de Jukka Pietiläinen pri la 93a Universala Kongreso de Esperanto, kaliningradan felietonon de Halina Gorecka, jarduonan statistikon pri Radio Esperanto, malnovan felietonon Nia versistaro de Czesław Kozłowski. La muzika gasto ĉi-foje estas la itala grupo Reverie.

Antaŭ la mikrofono estas AlKo, HaGo kaj Andrea Fontana. La programo daŭras 27 minutojn. Amplekso: 12,7 Mbajtoj.
 
Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de “Radio de Esperanto” rete:
la-ondo.rpod.ru
aŭ senpage abonu ilin:
la-ondo.rpod.ru/rss.xml
 
Bonan aŭskultadon!