Siberia esperantisto Sergio Pokrovskij, membro de la Akademio de Esperanto, estas laŭreato de OSIEK-premio 2008. Oni atribuis al li la premion la 18an de julio 2008 per sekreta voĉdonado en la Internacia Esperanto-Konferenco en Šempeter pri Gorici (Slovenio).

Akademiano Pokrovskij ricevas la premion kiel la aŭtoro de la Komputika Leksikono, eldonita en 1995 de Sezonoj (Ruslando). Ĉi tiu Leksikono ricevis tre favoran akcepton de la kritiko kaj de la legantaro — la papera eldono jam delonge estas elĉerpita.

Li estas la unua esperantisto el Ruslando (kaj el la eksa Sovetunio), kiu ricevas ĉi tiun prestiĝan premion.

Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) ĉiujare premias vivantan esperantiston pro Esperanta verko nefikcia aŭ pro traduko de iu ajn verko. La valoro de la premio estas 600 eŭroj.

La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj kore gratulas sian konstantan kunlaboranton! Li plu restas kandidato por la premio pro sia traduko de La majstro kaj Margarita (Bulgakov), dum pluraj jaroj proponata de la membroj de OSIEK (ankaŭ ĉi-jare).

Legu pli
http://esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov08-29.htm