Nia dek-dua programo aperis la 20an de julio, dimanĉe, en la tago, kiam multaj el niaj aŭskultantoj estas en Roterdamo, partoprenante la 93an Universalan Kongreson. Sed Radio Esperanto elsendas podkaste, kaj tio signifas, ke oni povas aŭdi niajn voĉojn en oportuna momento, ekzemple, en buso dum la merkreda kongresa ekskurso, aŭ eĉ post la kongreso.

Ĉi-foje, post la kutimaj ribrikoj primovada kaj Kaliningrada, Halina legas la novelon “Amma Zunz” de Jorge Luis Borges el la baldaŭ eldonota kolekto “La sekreta miraklo” de ĉi tiu argentina verkisto. La novelon oni povas ankaŭ legi en nia retejo http://www.esperanto.org/Ondo/ en la rubriko “Esperantaj tradukoj el aliaj literaturoj”.
  • Enkonduke
  • Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
  • Esperanto-novaĵoj
  • Jorges Luis Borges. “Emma Zunz” (Tradukis István Ertl, legas Halina Gorecka)
  • Leterkesto
  • Internacia fotokonkurso
  • Duoble unu. “Bonŝancon”
Antaŭ la mikrofono estas AlKo kaj HaGo. La programo daŭras 31 minutojn.
Amplekso: 14 Mbajtoj.
Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de "Radio de Esperanto" rete:
http://la-ondo.rpod.ru/
aŭ senpage abonu ilin:
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml
 
Bonan aŭskultadon!