[Kaliningrado, Ruslando] Hodiaŭ, la 12an de julio, en la populara kaliningrada tagĵurnalo “Kaliningradskaja Pravda” (Калининградская правда) aperis artikolo “Esperantistoj renkontiĝis en Olŝtino” (Эсперантисты встретились в Ольштыне).

Temas pri la tradicia renkontiĝo FREŜO, kiu okazis 26 jun – 3 jul en la pollanda urbo Olŝtino. La aŭtoro de la artikolo, Irina Klimoviĉ, koncize rakontis pri ĉi tiu renkontiĝo, pri la kontribuo de la kaliningradaj esperantistoj (Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov) al la programo de FREŜO. Irina Klimoviĉ skribis ankaŭ pri la prepariĝo de Pollando al la 94a esperantista mondkongreso; ŝi citis la vortojn de Halina Gorecka pri la antaŭnelonga rezolucio de la pollanda parlamento, pri la lanĉo de la trajno “Zamenhof”, kaj pri la baldaŭa dissendo de plurcentmil-ekzemplera priesperanta K-disko al la abonantaro de “Gazeta Wyborcza”. La artikolon garnas foto de Halina Gorecka kun la julia kajero de “La Ondo de Esperanto” en Olŝtino.
 
Ĝi estas la kvara ĉi-jara artikolo pri Esperanto en “Kaliningradskaja pravda”; tri el ili verkis Irina Klimoviĉ, kaj unu estas verkita de Albert Adylov – ili estas ĵurnalistoj de ĉi tiu tagĵurnalo, kiu aperas en la plej okcidenta regiono de Ruslando, enklavo en la Eŭropa Unio. Ĉiu artikolo aperis kun akompana foto.