Hodiaŭ, la 17an de junio, la tagĵurnalo Kaliningradskaja pravda (Kaliningrada vero) denove informis pri Esperanto. Albert Adylov (Адылов), ĵurnalisto en la novaĵ-fako de ĉi tiu ĵurnalo, raportis pri la unua mondkongreso de esperantistaj ĵurnalistoj (Vilno, Litovio) en la artikolo Kongress bez perevodĉikov (Kongreso sen interpretistoj).

Albert Adylov atentigis, ke nuntempe aperas kelkaj centoj da gazetoj en Esperanto kaj ke en ĉi tiu lingvo emisias kelkaj radiostacioj. Li citas prikongresan opinion de Aleksander Korĵenkov (Корженков), la redaktoro de La Ondo de Esperanto, kaj informas ke Korĵenkov estis elektita kiel estrarano de la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA). La artikolon garnas foto, en kiu la redaktoro de La Ondo prelegas en la kongreso.

Verŝajne, inter la Ruslandaj regionaj tag-ĵurnaloj Kaliningradskaja pravda plej ofte kaj objektive informas pri Esperanto.

La Balta Ondo