“Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando) hodiaŭ publikigis en la reto sian dekan (eta jubileo!) sonprogramon. En ĝi estas jenaj programeroj:

  • Enkonduko
  • La junia kajero de “La Ondo de Esperanto”
  • Esperanto-novaĵoj
  • Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando (11)
  • Redakcie (la redaktoro jubileas)
  • “Sinjoro Rubsak'”: kanto de “Duoble unu”

Antaŭ la mikrofono estas AlKo, HaGo, Aleksej Korĵenkov. La programo daŭras 28 minutojn. Amplekso: 13 Mbajtoj. 

Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de “Radio de Esperanto” rete:
la-ondo.rpod.ru 

aŭ senpage abonu ilin:
la-ondo.rpod.ru/rss.xml 

Bonan aŭskultadon!

[Radio Esperanto]