En la naŭa sonprogramo de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando), kiu ĵus aperis en la reto, estas jenaj programeroj:

  • Enkonduko
  • Kaliningrada felietono
  • Esperanto-novaĵoj
  • Laŭ spuroj de Nikolao Kopernik en FREŜO-2008
  • Vasilij Devjatnin. Samideanoj
  • Kanto de La Perdita Generacio

La programon gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Ĝi daŭras 26 minutojn; la dosiero ampleksas 12 Mbajtojn.

Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de “Radio de Esperanto” rete: http://la-ondo.rpod.ru/
aŭ senpage abonu: http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml

Bonan aŭskultadon!