Post nelonga enkonduko de Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka rakontas pri kelkaj kulturaj eventoj en Kaliningrado, kiujn ŝi lastatempe partoprenis: la festado de la naskiĝado de Kantio, diskutado de la urba himno, kaj hieraŭa koncerto de pollanda koruso en rusortododksa preĝejo.

La redaktoro de “La Ondo de Esperanto” prezentas Esperanto-novaĵojn, kaj poste la mikrofonon reprenas Halina, kiu legas sian eseon “PV, PIV, NPIV”, aperintan en la maja kajero de “La Ondo de Esperanto” en la rubriko “Nia trezoro”.
 
En la literatura rubriko ĉi-foje estas fragmento el la romano “Resurekto” de Lev Tolstoj en la traduko de Viktor Sapoĵnikov, kiun “Sezonoj” eldonis en 2000.
 
La programon kronas “La matenrampanto” – kanto de la sveda grupo “La Perdita Generacio”.
La muzikan enkondukon verkis peterburganino Noita-Akka (Julianna).
 
Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de “Radio de Esperanto” rete:
http://la-ondo.rpod.ru/
aŭ senpage abonu ilin:
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml
 
Bonan aŭskultadon!