Hodiaŭ, la 25an de aprilo, aperis la sepa podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando):

  • Enkonduko
  • Kaliningradaj novaĵoj
  • Esperanto-novaĵoj
  • La maja kajero de La Ondo de Esperanto
  • Ĉu vesti sin ĉemize: Vortoj de Komitatano Z
  • Interlingvistikaj studoj en UAM
  • Denove batalo por la germana: Vide el Bruselo de Dafydd ab Fergus el Bruselo
  • Recenzo de La Infana Raso de Willliam Auld (kun sonfragmento)
  • Studi en NASK
  • Feliĉa mondo: muzika saluto de Natalia Striĵnjova
La programon unuafoje enkondukas gvidas kaliningrada kantistino Natalia Striĵnjova (pardonu la neperfektan prononcon); parolas ankaŭ Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Aleksej Korĵenkov, Andrej Peĉonkin -- kaj William Auld (fragmento el la disko La Infana Raso eldonita de LF-Koop).
 
Aŭskultu:
la-ondo.rpod.ru
 
 
Bonan aŭskultadon!