“Iuj inter ni pensas, ke estraroj ĝenerale, kaj prezidantoj aparte, emas meti tre personan stampon sur la tegmentan asocion de la movado dum siaj mandatoj. Sed mia ĉefa konstato, post mia elveno el du sinsekvaj prezidmandatoj ĉe UEA, estas, ke de estraro al estraro la laboroj fakte estas profunde kontinuaj”, – per ĉi tiuj vortoj eksprezidanto de UEA, Probal Dasgupta, komencas sian unuan artikolon, verkitan post la eksprezidantiĝo. Lia artikolo “Postprezidaj meditoj” (ĉi tiun titolon antaŭ kvin monatoj uzis eksprezidanto de REU, Grigorij Arosev), aperinta en la novembra kajero de “La Ondo de Esperanto” kun tri ĉapitroj – La Asocio, La Komunumo, La Entrepreno Esperanto – estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en la novaĵretejo “La Balta Ondo”
sezonoj.ru/2013/10/dasgupta

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj. Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio kostas nur 12 eŭrojn.
esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm