En la ĵus presita novembra kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis, inter pluraj interesaj tekstoj, artikolo pri la tradiciaj 29aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto (ARKONES) en Poznano (Pollando). La artikolo “ARKONES: Oni ne povas kabei…”, verkita de Anna Maria Koniecpolska-Lachowska, estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo
sezonoj.ru/2013/10/arkones-2

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por 2014 . Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio kostas nur 12 eŭrojn.
esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm