En la ĵus eldonita aprila kajero de “La Ondo de Esperanto”, Flo Martorell revenas al sia felietona serio “Esperanto en muziko: ne nur en Esperantujo”. Li prezentas artistojn, kiuj malkovras, ke Esperanto ekzistas kaj donas ĉi tiun belan nomon al si mem aŭ al siaj verkoj, aŭ eĉ kuraĝas kanti en Esperanto.

En la kvina felietono oni povas legi, interalie, pri “Ligno Tria” el Brazilo, pri la kanto “Inter diro kaj faro” de la madrida povpopa bando “Tupelepone”, pri Esperantaj titoloj de la peterburga violonistino kaj pianistino Noita-Akka (Julia), pri “Esperanto”j el Londono, Romo kaj Japanio kaj pri Doctor Oakroot (Doktoro Kverkradiko) el Usono.

Legu ĝin en la rubriko “Novaĵoj” de la retejo de “La Ondo de Esperanto”, http://www.esperanto.org/Ondo/ kie vi trovos, interalie, ankaŭ artikolon de Aleksander Korĵenkov pri la influo de la reto al la Esperanta gazetaro.