La lastan tagon de marto aperis la kvina podkasto de “La Ondo de Esperanto”. En ĝi estas prezentataj kelkaj tekstoj el la ĵus eldonita aprila kajero de “La Ondo” kaj kelkaj speciale verkitaj eroj, interalie:

- Vizoproblemoj en Kaliningrado
- Esperanto-novaĵoj
- La aprila “Ondo”
- Komentario de Alen Kris pri la marta baloto en Ruslando
- Reto kaj gazeto: ĉu malamikoj?
- Dafydd ab Iago pri la “Proponoj de la Grupo de intelektuloj por interkultura dialogo”
- Nombroj sen komentoj
- Bluso de doktoro Kverkradiko el Usono

La programo estas 42-minuta. Ĝin legas Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Andrej Peĉonkin.
 
La sonprogramoj de “La Ondo” estas aŭskulteblaj ĉe
http://la-ondo.rpod.ru/
 
Oni povas aboni la podkastojn:
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml