La dokumento kun la titolo “Strategia Laborplano de UEA 2013-2017”, aprobita de la Komitato de UEA en Rejkjaviko, estas 38-paĝa, kaj ne ĉiuj aktivuloj de nia movado kuraĝa trastudi ĝin. La Ondo de Esperanto petis la novan prezidanton de UEA, Mark FETTES, resume prezenti la ĉefajn ideojn de la Strategia Laborplano. Lia artikolo “Strategio, en kiu Kapabligo kernas” aperis en la ĵus presita oktobra kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo, kie oni povas komenti la tekston:
sezonoj.ru/2013/09/fettes-2