La 20an de junio, precize unu monaton antaŭ la komenco de la 98a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta la 20–27an de julio en Rejkjaviko, aliĝis al UK-98 kongresano №1000 – bona preteksto por fari kelkajn demandojn al kongresaj responsuloj en la Centra Oficejo de UEA. La ampleksa intervjuo kun Clay Magalhães kaj Osmo Buller aperos venont-semajne en la julia kajero de “La Ondo de Esperanto”, sed ĝi jam estas legebla (kaj komentebla) en la novaĵ-retejo La Balta Ondo:
sezonoj.ru/2013/06/uk98