Precize unu monato restas ĝis la komenco de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), kiuj okazos la 6-14an de julio 2013 en Utena (Litovio). Ĝis nun al BET-49 aliĝis 152 personoj el 20 landoj, kaj, ĉar kelkaj dekoj da litovianoj aliĝos surloke, la organizantoj atendas ĉirkaŭ 200 partoprenantojn.

Pli detale pri BET-49 legu en la novaĵretejo La Balta Ondo
sezonoj.ru/2013/06/bet-49