En la marta kajero de “La Ondo de Esperanto” estas publikigita artikolo de Andreas Künzli pri la eminenta lingvisto Jan Niecisław Baudouin de Courtenay (1845–1929). Ĝi estas la tria ero en la kleriga rubriko “Nia trezoro”, ĉi-jare dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. Pli frue en la rubriko aperis artikoloj pri Lev Tolstoj kaj Jules Verne. La artikolo pri Baudouin de Courtenay estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
sezonoj.ru/2013/03/221trezoro

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 38 eŭroj (rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj.
esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm