En la postkongresa kajero de “La Ondo de Esperanto”, nun presata en Olsztyn (Pollando), aperos raportoj pri multaj internaciaj kaj landaj kongresoj, konferencoj kaj renkontiĝoj, okazintaj dum la Kongresa Sezonoj. Jam nun, antaŭ la apero de ĉi tiu kajero de “La Ondo”, oni povas legi artikolon de Jukka Pietiläinen pri la 94a Universala Kongreso de Esperanto (Bjalistoko) en la retejo de “La Ondo”
http://www.esperanto.org/Ondo/
en la rubriko “Novaĵoj”.
En la sama retejo, en la rubriko “Universalaj Kongresoj de Esperanto” estas legeblaj artikoloj pri la lastaj dek naŭ UKoj ekde Bergeno (1991) ĝis Bjalistoko (2009).
Send a message
Search for members