Christer Kiselman, Aleksander Korĵenkov kaj Tsvi Sadan ĵus malfermis novan dissendoliston ZAMENHOFOLOGO. Ĝi celas kunligi personojn kiuj interesiĝas pri la vivo, verkaro, ideoj kaj idealoj de d-ro L.L. Zamenhof (1859-1917).
La Esperantologia Konferenco en Bjalistoko la 30-an de julio 2009 estis signo de kreskanta intereso pri la religia kaj filozofia pensado de Zamenhof. Pro tio ni nun volas ekigi tiun ĉi liston, kaj kore bonvenigas ĉiujn kun intereso pri tiu temo.
Interesatoj povas aliĝi al la listo, sendante peton al
zamenhofologo_owner@googlegroups.com aŭ vizitante la retejon de la listo
(se vi havas Google-konton):
http://groups.google.com/group/zamenhofologo/
Ĉiuj estas bonvenaj.
Send a message
Search for members
Stanislaw Rynduch says:
Ĉe okazo mi informas, pri kio oni pli detale povas legi sur mia paĝo, en Herzberg oni organizas Zamenhof sesion kaj ĉe la fino estos inaŭruota Zamenhof-monumento.
Amike via Stanislavo