Fien de oktobro en Moskvo mi renkontiĝis en Moskvo kun la plej populara ruslanda podkastistino Olyapka (Olga Ŝagalova -- vidu ligojn al ŝiaj retejoj en http://olyapka.ru/). Ni renkontiĝis en ĉarma moksva kafejo en la urbocentro kaj dum du aŭ tri horoj babilis pri ĉio kaj nenio. Igorj Mercury, la amiko de Olyapka, mem konata podkastisto, prizorgis la registradon (eĉ la muziko preskaŭ ne aŭdeblas).

La intervjuo sonis la saman tagon en Radio Mercury, kaj hieraŭ ĝi aperis ankaŭ kiel podkasto en la serio Podolyapka -- unu el la podkastoj de Olyapka:
http://podolyapka.rpod.ru/

La rekta referenco al la programo:
http://rpod.ru/personal/external/93460.mp3

Vidu ankaŭ la koncernan blogeron de Olga kaj Igor:
http://www.nightdiary.ru/2008/10/blog-post_7023.html#links

Komentoj (eblaj kaj en la podkastejo kaj en la blogo) estas bonvenaj.

Bonan auskultadon!