About this blog

La Balta Ondo

  • 201 posts
  • 40 385 visits
May 2012
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

May 16th, 2012

KER: Rekorda tutmonda sesio

380 kandidatoj el 29 urboj de 17 landoj aliĝis al la Tutmonda Skriba Ekzamensesio okazonta la 9an de junio 2012 danke al Katalin Kováts, kiu en la nomo de la Ekzamenkomisiono de UEA, lanĉis kaj organizas ĝin tra la tuta mondo. La ekzameno vekis la plej grandan intereson en Francio, kie en naŭ urboj entute 125 francaj kandidatoj ekzameniĝos, sed la plej multnombra kandidataro (42) kunvenos en la Meksika urbo Tecámac. Menciindas ankaŭ la aktiva partopreno en Ruslando, kie en Moskvo kaj Jekaterinburgo entute 56 personoj partoprenos la eventon.
Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo:
sezonoj.ru/2012/05/212ker
Published at 02:04PM ( 0 comments / 48 visits )
This post is public

May 16th, 2012

Tri poetoj en la maja Ondo

Dum la tri lastaj tagoj en la retejo La Balta Ondo aperis tekstoj (pri)poeziaj el la maja kajero de "La Ondo de Esperanto". Lunde en la rubriko "Rusa Antologio" estis publikigitaj kvar poemoj de Jakov Polonskij, tradukitaj el la rusa de Valentin Melnikov. Marde en la rubriko "Nia trezoro" enretiĝis artikolo de Nikolao Gudskov pri la Esperanto-poeto Eŭgeno Miĥaljskij. Kaj hodiaŭ, je la 125a naskiĝdatreveno de Igorj Severjanin, en La Balta Ondo aperis jubilea artikolo pri ĉi tiu rusa egofuturisma poeto, verkita de Grigorij Arosev. La artikolon garnas du poemoj de Severjanin, tradukitaj de Grigorij Arosev kaj Nikolai Lozgaĉev. Legu en La Balta Ondo:
sezonoj.ru
Published at 08:22AM ( 0 comments / 8 visits )
This post is public

May 7th, 2012

Teorio de Rogers kaj Esperanto - la 2a parto de la studo de Dennis Keefe

La unua parto de la studo de Dennis Keefe «Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto», vekis grandan intereson en Esperantujo. Publikigita en la retejo La Balta Ondo la 28an de marto, ĝi rapide iĝis la plej populara teksto en ĉi tiu retejo kun sume 1466 paĝovizitoj dum 40 tagoj. Ĝi estas ankaŭ la plej diskutata materialo en la retejo – jam aperis 53 komentoj. La dua parto de la artikolo de Dennis Keefe, aperinta en la maja kajero de La Ondo de Esperanto ĵus iĝis legebla kaj diskutebla ankaŭ en la reto:
sezonoj.ru/2012/05/211rogers
Published at 09:18AM ( 0 comments / 77 visits )
This post is public

May 6th, 2012

TEJO: Novaj komitatanoj B

Dum dek jaroj ne okazis voĉdonado por komitatanoj B de TEJO, ĉar ne estis sufiĉaj kandidatoj por la komitataj postenoj. Sed ĉi-jare por 4 postenoj kandidatiĝis 7 personoj, kaj do individuaj membroj de TEJO en marto-aprilo 2012 voĉdonis por elekti novajn komitatanojn B. La rezulton de la voĉdonado kaj fotojn de la elektitaj komitatanoj vidu en la novaĵretejo La Balta Ondo.

sezonoj.ru/2012/05/212tejo

Published at 10:59AM ( 0 comments / 33 visits )
This post is public

May 5th, 2012

Kvar recenzoj en la maja Ondo

En la maja kajero de «La Ondo de Esperanto» aperis recenzoj de du libroj kaj du diskoj:
  • Przemysław Paweł Grzybowski. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. [Recenzis Halina Gorecka, Ruslando]
  • Andreas Künzli. L. L. Zamenhof (1859–1917). Esperanto, Hillelismus (Homaranismus) und die “jüdische Frage” in Ost- und Westeuropa. [Recenzis prof. Liu Haitao, Ĉinio]
  • Afrika Kompilo [Recenzis Andrej Peĉonkin, Ruslando]
  • Rêverie. Revado [Recenzis Paŭlo Moĵajev, Ukrainio]
Ĉi tiuj kvar recenzoj estas legeblaj ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
sezonoj.ru
Published at 03:03PM ( 0 comments / 37 visits )
This post is public

May 3rd, 2012

Pli ol 500 lernantoj de Esperanto en Mazaradelvalo

Bone disvolviĝas la projekto pri establo de la Internacia Centro de Interkulturo en Mediteraneo en Sicilia la urbo Mazara del Vallo (Mazaradelvalo). Ekde januaro 2012 Esperanto estas instruata en deko da lernejoj, du liceoj (scienca kaj arta), al instruistaro de la urbo kaj oficistoj de la urbodomo. Pli ol 500 personoj lernas nun la internacian lingvon en la urbeto. Legu pli en la artikolo de Svetlana Smetanina - unu el la Esperanto-instuistoj en Mazaradelvalo.
sezonoj.ru/2012/05/212sicilio

Published at 08:49AM ( 0 comments / 44 visits )
This post is public

April 27th, 2012

Falsaj ĝemeloj, aŭ: kiel Guglo trompis redaktoron

Pluraj el la abonantoj de “La Ondo de Esperanto” eble estos konsternitaj pro la foto, kiu akompanas la jubilean artikolon pri Igorj Severjanin en la 16a paĝo de la maja "Ondo": kial la artikolon pri la "Reĝo de Poetoj" garnas portreto de ...
Legu pli en la klarigo de Aleksander Korĵenkov «Falsaj ĝemeloj, aŭ: kiel Guglo trompis redaktoron»
sezonoj.ru/2012/04/severjanin
Published at 03:49PM ( 2 comments / 62 visits )
This post is public

April 21st, 2012

Intervjuo kun la nova prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT

La 17an de marto la 29-jara natursciencisto Vinko Markovo el Tubingeno (Germanio) estis elektita kiel la prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT. Li afable konsentis respondi kelkajn demandojn de "La Ondo de Esperanto". La teksto de la intervjuo, aperinta en la maja kajero de "La Ondo", estas ankaŭ legebla en la reto
sezonoj.ru/2012/04/kamarado-prezidanto-respondas
Published at 06:11PM ( 0 comments / 56 visits )
This post is public

April 6th, 2012

Aleksandro Herzen: Iom da suno en friska akvo

Antaŭ ducent jaroj, la 25an de marto (Gregorie: la 6an de aprilo) 1812 naskiĝis Aleksandro Herzen – eble, la plej originala figuro en la listo de la rusaj herooj de l’ spirito de la 19a jarcento. Artikolo pri li de Alen Kris, aperinta en la aprila eldono de La Ondo de Esperanto, ĵus legebliĝis ankaŭ en la retejo La Balta Ondo:
sezonoj.ru/2012/04/210herzen
Published at 09:20AM ( 0 comments / 118 visits )
This post is public

April 3rd, 2012

Lev Tolstoj en Esperanto: du novaj malnovaj libroj

En la kolekto de elektronikaj libroj (e-libroj) de Sezonoj hodiaŭ aperis du faksimilaj libroj de Lev Tolstoj, eldonitaj antaŭ cent jaroj – en 1912 kadre de la serio “Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj”. Ilin tradukis Nikolaj Kabanov, la redaktoro de ĉi tiu libroserio de la eldonejo "Posrednik".

La legantoj eble konstatos, ke la lingva nivelo de ĉi tiuj tekstoj ne estas alta, kaj kelkaj eble eĉ ridetos pro eraroj kaj lingvaj strangaĵoj, tamen legi la tekstojn, kiuj aperis antaŭ cent jaroj, estas utile al ĉiu interesiĝanto pri la lingva evoluo de Esperanto.

Ambaŭ libroj estas senpage elŝuteblaj en la retejo:
esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php.

Nun tie estas dek tri senpagaj e-libroj, unu aĉetebla e-libro (elŝutebla por konatiĝo kiel provlibro), kaj du numeroj de La Ondo de Esperanto en la dosierformoj “pdf” kaj “epub”. Se niaj libroj plaĉas al vi, diskonigu la adreson de ĉi tiu paĝo. Vi ankaŭ povas per la pagosistemo PayPal fari donacon al ni helpe de donac-butono.

Vidu pli:
sezonoj.ru/2012/04/tolstoj3
Published at 04:49PM ( 0 comments / 42 visits )
This post is public

April 2nd, 2012

Kvin artikoloj ĉiusemajne

En la novaĵretejo "La Balta Ondo" dum januaro-marto 2012 aperis 67 artikoloj - averaĝe kvin artikoloj ĉiusemajne. Dum 233 tagoj, ekde la 12a de aŭgusto 2011 ĝis la 31a de marto 2012 la retejo estis vizitita 38 mil 083 fojojn. Ĉi tiu kaj aliajn statistikaĵojn pri "La Balta Ondo" oni povas legi en la statistika revuo, kiu enhavas ankaŭ la liston de la 20 plej legataj artikoloj. Estas interese, ke ĉi tiu listo enhavas nur du artikolojn pri esperantistaj renkontiĝoj. Legu pli:
sezonoj.ru/2012/04/iom-da-statistiko-pri-nia-retejo
Published at 04:30PM ( 0 comments / 50 visits )
This post is public

March 28th, 2012

Kial la mondo ne akceptas Esperanton?

La esperantistoj kredas, ke ilia neŭtrala kaj facile lernebla lingvo estas plene taŭga por la rolo de internacia helplingvo. Tamen spite al ĝiaj klaraj avantaĝoj malmultaj homoj akceptas Esperanton. Sed kial? Laŭ la Esperantisto de la Jaro, Dennis Keefe, valoras la penon studi la manieron, laŭ kiu novaj iloj, produktoj kaj ideoj kutime, tra jaroj, jardekoj kaj eĉ jarcentoj, sukcese eniĝas en la socio. La unua parto de lia studo "Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto" aperis en la aprila kajero de "La Ondo de Esperanto". Ĝi estas legebla ankaŭ en la novaĵ-retejo "La Balta Ondo".
sezonoj.ru/2012/03/210keef
Published at 06:38PM ( 0 comments / 83 visits )
This post is public

March 27th, 2012

Kion ni legos en 2012?

La redakcio de "La Ondo de Esperanto" sendis al pluraj eldonejoj demandon pri eldonaĵoj, aperontaj en la 2012a jaro. Preskaŭ ĉiuj volonte konsentis respondi, dum kelkaj skribis, ke ili ne havas eldonplanon aŭ preferas ne diskonigi ĝin. Konatiĝu kun la eldonplanoj de Espero, FEL, Fonto, Horizonto, Edition Iltis, KAVA-PECH, LF-Koop, MAS, Mondial, SAT kaj VoKo en la aprila kajero de "La Ondo de Esperanto" kaj en nia retejo
sezonoj.ru/2012/03/210knigi
Published at 07:09PM ( 0 comments / 47 visits )
This post is public

March 22nd, 2012

Teamo de E@I kaj lernu.net en Ĉinio

Kvarpersona teamo – Peter Baláž kaj Indrė Pileckytė el E@I, kaj Jevgenij Gaus kaj Neringa Gaus el lernu.net – vojaĝis preskaŭ dum la tuta februaro tra Ĉinio. Legu ilustritaj artikolon pri ĉi tiu vojaĝo en la retejo La Balta Ondo
sezonoj.ru/2012/03/210kitaj
Published at 08:13PM ( 0 comments / 95 visits )
This post is public

March 21st, 2012

Kvar vizioj: Kiel vivi en la ruiniĝanta Esperantio?

Fine de la pasinta jaro en “La Ondo de Esperanto” kvar konataj esperantistoj (Grigorij Arosev, Giorgio Silfer, Trevor Steele, José Antonio Vergara) esprimis siajn ideojn pri la loko kaj rolo de Esperanto kaj esperantistoj en la nuntempa mondo. Ĉi tiuj tekstoj estis vaste diskutataj en “La Ondo” kaj en la reto. En la aprila “Ondo” la pola sociologo kaj esperantisto Zbigniew Galor resumas kaj analizas la kvar tekstojn en sia artikolo “Kvar vizioj: Kiel vivi en la ruiniĝanta Esperantio?” La artikolo de Galor jam estas legebla (kaj komentebla) en la retejo “La Balta Ondo”:
sezonoj.ru/2012/03/210galor
Published at 09:13AM ( 0 comments / 46 visits )
This post is public

March 11st, 2012

Tolkien en Esperanto: nova senpaga e-libro de Sezonoj

"Unu Ringo ilin regas" estas eseo de Aleksander Korĵenkov pri la projekto "Tolkien en Esperanto", kadre de kiu estis eldonita la Esperanta versio de "La Mastro de l' Ringoj" en la majstra traduko de Bill (William) Auld. Ĉi tiu eseo aperis en 2008 en kleriga libroserio "Sed ne el katedro". Ĵus ĝi aperis ankaŭ elektonike kiel la deka ero en la serio <em>Virtuala Biblioteko de Sezonoj.</em>

Ĝi estas senpage elŝutebla en la formatoj (prezentomanieroj, dosierformoj) pdf kaj epub:
esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

La e-libroj de "Sezonoj" estas nur por privata legado, ne por pludistribuo. Se niaj libroj plaĉas al vi, rekomendu ilin al aliaj kaj diskonigu la adreson: esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php. Vi ankaŭ povas per la pagosistemo PayPal fari donacon.
Published at 08:03PM ( 0 comments / 124 visits )
This post is public

March 11st, 2012

Por ke niaj infanoj retumadu sekure

Komputiloj kaj interreto spertis dum la lastaj jaroj nekredeblan ekspansion. Virtuala mondo influas nian ĉiutagan vivon pli multe, ol ni konscias: komunikado per retpoŝto, retaj vendejoj, sociaj retoj, reklamo, komputilaj ludoj, retaj identecoj… Sed apud pozitiva efiko minacas al ni dependeco de retumado kaj de komputilaj ludoj, “ŝtelo” kaj misuzo de nia reta identeco, falsaj paĝaroj intence aspektantaj kiel retejo de nia banko. Ĉiam pli ofte okazas “reta ĉikano”. Kaj unu el la plej endanĝerigitaj grupoj estas infanoj, kiuj renkontiĝas kun komputiloj en pli kaj pli frua aĝo.
Konkretajn konsilojn por gepatroj donas Katarína Nosková en sia artikolo “Por ke niaj infanoj retumadu sekure” aperinta en la marta kajero de “La Ondo de Esperanto”. Ĝi estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo
sezonoj.ru/2012/03/209noskova
Published at 10:22AM ( 1 comment / 88 visits )
This post is public

March 9th, 2012

La marta Ondo

Tutpaĝa artikolo, opinioj de kvin organizintoj/partoprenintoj kaj kelkaj fotoj en la komencaj paĝoj de la marta kajero de “La Ondo de Esperanto” rakontas pri la unumonata projekto Esperanto Insulo, realigita en la sudĉinia insulo Hajnano en januaro kaj februaro. Sed en la unuaj semajnoj de la 2012a jaro pliaj kongresoj, renkontiĝoj, lingvaj festivaloj kaj aliaj esperantistaj aranĝoj okazis ankaŭ aliloke, kaj en la marta “Ondo” oni povas legi pri movada aktivado en Britio, Ruslando, Pollando, Ĉeĥio, Japanio, Koreio, Brazilo, Nikaragvo, Nov-Zelando…
En la sekcio “Tribuno” estas presitaj, interalie, interesaj tekstoj de Dafydd ab Iago pri la progresanta obezeco en Eŭropo kaj de Katarína Nosková pri sekura retumado de infanoj. En la dua parto de sia eseo “Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto” Aleksander Korĵenkov finas la prezentadon de la libroj de Marko Zamenhof, kiuj estas konservataj en la plej granda Ruslanda biblioteko. Stanislao Belov rakontas pri kuriozaj faktoj el la historio de la Ruslanda urbo Tjumeno.
Kutime ampleksa (sep-paĝa) estas la kultura sekcio de “La Ondo”: originala novelo de Grigorij Arosev, artikolo pri Kálman Kalocsay (de Javier Guerrero), kvar recenzoj, raporto de Flo Martorell pri la necerta estonteco de “Vinilkosmo” kaj la kutimaj bibliografiaj eroj…
Fine la de la marta “Ondo” la legantoj trovos novan konkurs-taskon kaj humuron en “Mozaiko”, Esperanto-Kalendaron kaj fotoraportojn.
Multaj tekstoj el la marta “Ondo” estas legeblaj en la novaĵretejo
sezonoj.ru
kaj en la retejo
www.esperanto.org/Ondo
“La Ondo de Esperanto” estas ĉiumonata revuo, redaktata en Kaliningrado (Ruslando) kaj presata en Pollando. Ĝi estas abonebla por 2012 ĉe multaj landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA kontraŭ 38 eŭroj (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj).
La elektronika versio (pdf) de “La Ondo” estas abonebla por la tuta jaro kontraŭ 12 eŭroj.
Oni povas pagi la abonon ankaŭ per la sistemo PayPal.
www.esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm
Published at 05:41PM ( 0 comments / 64 visits )
This post is public


   ← previous   1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12   next →   

( 201 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of La Ondo de Esperanto

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...