Mi prezentas proponon de Marianne Lund, kiu trovis en norda Norvegujo taŭgan ejon por Renkontiĝo de Esperanto-Familioj.
Aktualigo 2008-11-07: REF 2009 okazos en Mali Idjoŝ, Serbujo. Sed eble en alia jaro ni iru al Norvegujo?
|
| Fiŝkaptaj boatoj en Tromvika |
Plurfoje oni demandis nin, ĉu ni iam organizos REF en Norvegio. Ni neniam reagis al tiu demando serioze kaj ĉiam respondis, ke evidente (pro kostoj kaj distanco) tio estas tute neaktuala propono. Sed ĵus ni estis kun infana grupo en iu lernejo, kiam subite trafis nin la penso: "Tiu ĉi domo estus ideala por REF!". Ni decidis priskribi ĝin kaj la kondiĉojn de eventuala REF tie.
|
| La lernejo (ruĝa konstruaĵo) |
Tromvik (aŭ Tromvika) situas sur insulo okcidente de nia loĝurbo Tromsø, preskaŭ ĉe la malferma oceano (buse unu horon de la flughaveno). Ĝi estas fiŝkapta vilaĝo kun 100 enloĝantoj, kaj la lernejo havas 25 infanojn, de infanĝardeno ĝis la 10-a klaso. 200 metrojn de la lernejo estas vendejo kaj haveneto kun fiŝakceptejo, kien la lokaj fiŝkaptistoj ĉiutage liveras siajn fiŝojn.
|
| klasĉambreto |
La lernejo estas kompakta teretaĝa domo kun kelkaj klasĉambroj (hejmece meblitaj per sofoj, diversgrandaj tabloj, ludiloj), gimnastikejo, naĝejo, sportludoj (tabloteniso, biljardo) kaj granda kombina kuirejo kaj manĝejo. Ĉio troviĝas samloke ĉirkaŭ la gimnastikejo, sen longaj koridoroj. Oni ĉiam forprenas la eksterajn ŝuojn, enirante la lernejon. Ĝi ne havas litojn, sed bone eblas dormi sur matracoj sur la puraj plankoj kaj sofoj en la klasĉambroj. Ni devus kuiri mem. La kuirejo estas bone ekipita kun fridujoj, frostujoj, tri kuirfornoj kaj sidlokoj por 50 personoj (flekseble, eblas porti pliajn seĝojn kaj tablojn).
|
| gimnastikejo |
|
| naĝejo |
La somera vetero en norda Norvegio povas tre ŝanĝiĝi. En malbona kazo, ni havus semajnon da pluvo, 10 gradoj, vento kaj nebulo. Sed eĉ en tia kazo, ni opinias ke la eno de la lernejo estas tiom bona, ke ni tute bone povus semajnon REFumi tie. En bona kazo, ni havus 20 gradojn kaj sunon, kiu neniam subiras la horizonton, varmetan maron, belegajn pejzaĝojn kaj montgrimpadojn.
|
| Kuirejo-manĝejo |
|
| La lernejo |
Malgraŭ malmultekosta loĝado, REF estus neimagebla en tia fora loko se ne estus tiom malmultekostaj flugbiletoj. Verĉajne, pro la klimato, oni iam draste altigos la prezojn, sed nuntempe ili estas tre malaltaj. Flugo per la kompanio Norwegian (www.norwegian.no) de multaj eŭropaj urboj al Oslo kostas ĉ. 500 kronojn se oni frue mendas, kaj same kostas la duhora flugo inter Oslo kaj Tromsø. (Se oni estas fruega au bonŝanca, aŭ se oni estas infano, kostas eĉ malpli). Ni proponus ke la partoprenantoj (almenaŭ parto) renkontiĝus en Oslo kaj kune flugus al Tromsø. "Norwegian" flugas eĉ rekte inter Tromsø kaj Londono (same malmultekoste) kaj planas komenci ankaŭ rektajn flugojn inter Tromsø kaj Germanio.
|
| Tromvika |
ramnafjellet.htm. Ĝi estas serio da fotoj, kiuj priskribas piediran supreniron al Ramnafjellet, monto kiu situas apud Tromvik. Tie sur la 4a, 7a, 8a kaj 11a fotoj vi vidas Tromvika kaj la lernejon.
Amike salutas Marianne kaj Mario, Tromsø, Norvegio
Send a message
Search for members








Lodchjopro says:
kore,
Lode.
Lars Sözüerpro replies:
Trajnvojaĝo de Duisburg al Narvik daŭras minimume 34 horojn.
De Narvik al Tromsø aldoniĝas ankoraŭ 5 horoj per buso.
Mi ankoraŭ nenion esploris pri specialaj biletoj.
Sed antaŭ kelkaj tagoj vizitis nin alia familio el Tromsø, kiu vojaĝis per trajno, kaj ili uzis InterRail-bileton. Mi ĵus kontrolis kiom tio kostus en Germanujo:
- trajnante dum iuj 10 el 22 sinsekvaj tagoj:
plenkreskulo 359 €, junulo (12-25) 239 €, infano (4-12) 179,50 €
- trajnante dum iuj 5 el 10 sinsekvaj tagoj:
plenkreskulo 249 €, junulo (12-25) 159 €, infano (4-12) 124,50 €
- nur por Svedujo (uzante aliajn ofertojn por aliaj landoj) dum iuj 4 tagoj en monato:
plenkreskulo 209 €, junulo (12-25) 139 €, infano (4-12) 104,50 €
Aldoniĝus kostoj por rezervado, kuŝloko ktp.
Lodchjopro replies:
bonege ke vi jam serĉis prezojn!! estas tre bone scii :D
ĉu multe helpus internacia trajnkarto por havi iujn rabatojn? ĉu ekzistas specialaj ofertoj por grupoj kombine kun landbileto aŭ interrail aŭ simile?
Lars Sözüerpro replies:
Lodchjopro replies:
Vanessapro says:
Lars Sözüerpro replies:
Vanessapro replies:
Nu, se okazas al Polando, ne gravas. Mi sole iros al Norvegio, kaj faros la plej malgrandan REF tra la tuta historio de la movado !!!
Lars Sözüerpro replies:
Jon Machlik says:
mi volas fari multon por REF en Norvegio, sed mi ne sias kion fari xD
Lars Sözüerpro replies:
Tio estis ĉefe la prezoj en formo de kotiztabelo; pri Pollando ankaŭ la demando, kiu estu ĉeforganizanzo.
La respondo al via demando 'kiam' estas do: kiam ni havos tiujn informojn.
Kiu decidas?
Ni faros voĉdonadon en la dissendolisto REFanoj.
Jon Machlik says:
Lars Sözüerpro replies:
Jon Machlik says:
Fritz Hilpert says:
Se mi vojaghkaso kaj tempo permesus mi voltonte akceptus vioan proponon.
Jon Machlik says:
Oscar♫ says:
Lars Sözüerpro replies:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Lars Sözüerpro replies:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Lars Sözüerpro replies:
Nur en la periodo kiam ĉiuj planas siajn vojaĝon kaj kontribuon al la programo, la mesaĝoj pliiĝas.
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies: