Ĉi nokte mi estingis kvindektrian vivkandelon

Kiu estas kiel klare horizonto kajkiel varme la suno Ĉi nokte, post kelkaj jaroj, mi akiris tempon, kiam mi solecigis min kaj mi rigardas la plej profundajn tavolojn de mia animo.

Kaj mi vidas, ke mi estas ne printempe, ne aŭtune. Eble mi estas unua monato de la aŭtuno, tiu, kiu ankoraŭ tenas insiste branĉojn de printempo kaj ne kredas transiri tiun.

Sed mi bedaŭras, ĉar mi jam scias, ke oni devas fari ĉi tiujn ŝanĝojn ĝis mi estiĝos perfekta homo,

kvankam la fruveninta vintro sidiĝis kelkajn jarojn pli frue sur miaj haroj! Sed ankoraŭ ili estas tiel belaj.

Ĝi sidiĝis kaj rememorigas al mi pasadon de la vivo; ĝis mi scias, ke mi estas ne tiel juna, emociplena, kaj ne tiel maljuna, ke indiferenta pri estonto.

La vivo metis du kontraŭajn spegulojn vidalvide al mi, ke mi rigardu la vizaĝon, jam ne plu tiom juna, kaj blankajn harojn, kaj mi memoru aŭtunigitajn tagojn.

Kaj mi ŝatas ĉi tiun spegulon. Ĉiam, kiam mi retiras miajn rememorojn, mi sentas la plej profundan bedaŭron en mia koro.

Mi kvazaŭ kutimis bedaŭri nehavaĵojn kaj ne scias valoron de havaĵoj.

Kvazaŭ mi forgesis pasintecon, ke mi estis deziranta, ke mi edziĝis kaj ĉerpis momentan plezuron el familia vivo.

Sed hodiaŭ mi legis duonon de mia viv-libro. El ĉi tiu hasta legado, mi ne multe kontentas.

Mi jam forgesis, ke la koloroj de miaj sopiroj ŝanĝiĝas. Mi forgesis; hodiaŭ mi rigardis mondon tra la fenestro.

Iutempe ĉi tiu fenestro estis pli granda por mi, samspaca kiel sopiroj, sed nun la vivo rivelis al mi alian opinion, diferencan pri la ideo de tio, kio estis.

Mi alkutimiĝis kun (mi) alia, en mia interno, formi ion el mia ekzistado.

Hodiaŭ mi havas tempon rigardi de alia flanko tion, kio estas pasinta kaj tion, kio nun estas.

Hodiaŭ mi ne plu ĉagrenas, ĉar estas multaj akiroj el dolĉaj spertoj de la pasinta vivo.