Je 19:00 de la 28a oktobre, Suno kaj lia amiko, japana juna Esperantisto s-ro Jaĝi, kaj mi renkontiĝis ĉe la stacidomo de Urawa en Saitama. Ni vespermanĝis kaj drinkis sakeon ĉe apuda izakaya - japana tradicia drinkejo. La du hungaroj tranoktis ĉe mia hejmo en Urawa. La 29an la du kaj mi vizitis per mia aŭto kvar vidindajn lokojn en Saitama - Sakitama Kofun kie oni povas vidi nacian trezoron Inariyama glavo, Kita-in budismejo en Kawagoe, la muzeo de fervojo, kaj la muzeo de bonsajo. Post je 15:00, ni adiaŭis ĉe stacidomo kaj ili veturis al Narita.