Mi kaj mia edzino iros al Nagasaki, kie okazos la japana Esperanto-kongreso inter la 9a k 11a de oktobro.

Ne estas certa ĉu mia edzino partoprenos en la kongreso, ĉar ŝi ankoraŭ ne volas iĝi Esperantisto. Mi donis al ŝi japanlingvan lernolibron de Esperanto, sed mi ne vidis ŝin legantan la libron. Eble ŝi partoprenos en kursoj por komencantoj, aŭ eble ŝi nur turismos en la turisma urbo Nagasaki. Ni ambaŭ partoprenos en la bankedo.

Estas la dua fojo por mi viziti Nagasaki -- la unua estis en 1988. Ankaŭ mi antaŭĝuas vizitojn al vidindaĵojn en Nagasaki.