Lastasemajne mia edzino kaj mi vojaĝis en Insulon Ishigaki kaj aliajn insulojn de Yaeyama.

Bedaŭrinde la unuan tagon la vetero estis malbona, sed aliajn tagojn ni ĝuis bonan veteron.

Marde ni prunteprenis aŭton kaj veturis plej norden kaj suden por multaj vidindaĵoj en Insulo Ishigaki, inkluzive vidi belajn koralojn, fiŝojn kaj aliajn vivaĵojn sur vitroboato en Gulfo Kabira.

Merkrede ni dungis turismon por viziti Insulojn Iriomote, Yubu kaj Taketomi. La lokoj kiujn ni vizitis inkluzivis boatiradon laŭ Rivero Nakama en ĝangalo, bubaliradon en la malprofunda maro inter Insuloj Iriomote kaj Yubu, bubaliradon sur la tero de Insulo Taketomi.

Aliajn tagojn ni ĝuis promenadon kaj aĉetadon en la urbocentro de Urbo Ishigaki. Mi vizitis unu vidindaĵon, kie loka akceptanto - kiu troviĝis la 19a 90-jaraĝa mastro de la loko - estis tre parolema kaj ni parolis ĉirkaŭ 90 minutojn ĉefe pri la milito, politiko kaj historio.

Ni ankaŭ ĝuis uzi la instalaĵojn de la hotelo, inkluzive beligejon kaj grandan banejon.

La restado en la insulo estis tre agrabla. Ni ekamis Insulo Ishigaki kaj aliaj insulojn de Yaeyama.