Hodiaŭ antaŭtagmeze, mia ĉina fianĉino kaj mi iris al la urbodomo de Urawa, Saitama, kie ni prezentis nian oficialan dokumenton pri nia geedziĝo. Sen grava problemo, ĝi estis ricevita kaj ni oficiale geedziĝis. Mia edzino ŝangis sian adreson sur sia identigilo al mia adreso. Mi demandis al oficisto de la urbodomo tri dokumentojn kiuj atestas nian geedziĝon.

Ni mielvojaĝos al insulo Ishigaki en la malfrua semajno de ĉi tiu monato.