Lastajare mi iĝis gastiganto de Pasporta Servo kaj ĉi-aprile NicoRay kontaktis min kiel mia unua gasto.
NicoRay venis al Japanio la 12an de majo kaj li, lia amiko Bezonata - juna japanino kaj nova Esperantisto - kaj mi renkontis ĉirkaŭ je 20h00 en Ueno, Tokio. En Ueno ni tri vespermanĝis kaj trinkis alkoholaĵon ĉe japanstila restoracio ĝis malfrua nokto. Poste NicoRay kaj mi veturis per trajno dum 20 minutoj al mia hejmo en Urawa, Saitama, kie ni tranoktis.

Matene la 13an mi stiris mian aŭton kun li al Nikko, fama turismejo (En Japanio oni diras, "Ne diru KEKKO <japane: bone> ĝis kiam vi vidas Nikko.") . Ni vizitis tri famaj sanktejoj - Nikko Toshogu, Futarasan-jinja kaj Rinno-ji, kiuj estas mondaj heredaĵoj de UNESKO.

Posttagmeze ni vizitis aliajn vidindaĵojn en Nikko: Akvofalo Kegon, Lago Chuzenji-ko kaj Akvofalo Ryuzu. Ĉerizfloroj troviĝis tie.

Post kiam ni rrevenis al Urawa, ni vespermanĝis RAMEN, tipan japanan nudelon, kaj ni disiĝis ĉe Stacio Urawa, el kie li iris al Tokio, kie li estis tranoktonta. Mi aŭdis ke li vizitos aliajn urbojn en Japanio.

La gastigado estis por mi ĝoja kaj fruktdona sperto. Mi deziras por NicoRay ke li ĝuu lian unuan viziton al Japanio.