Mi iros al Dalian, Ĉinio ekde 29 apr al 3 majo kun mia fianĉino. Ni geedziĝos ĉi-jare, do mi iros al ŝia hejmurbo, Dalian, por saluti al ŝiaj parencoj.

Mia fianĉino estas ĉinino studanta en japana universitato lokita apud Urbo Saitama, kie ni loĝas (ankoraŭ ne kune nun). Ŝi parolas plene la japanan lingvon, dum mi parolas nur tre bazan ĉinan lingvon. Nuntempe mi strebas plibonigi mian ĉinan lingvon ĉar mi devas paroli kun ŝiajn parencojn kiuj nur parolas la ĉinan.

Mia fianĉino ne parolas Esperanton nun. Mi provos igi ŝin lerni Esperanton, ĉar mi volas partopreni kune kun ŝi en eksterjapanaj eventoj de Esperanto ekde la venonta jaro.

Ĉi-jare ni planas, post nia geedziĝo, turismi en Yunnan Provinco, Ĉinio, eble en julio aŭ aŭgusto. Yunnan estas konita kiel provinco kie loĝas la plej multaj etnoj en Ĉinio.