ryo k Published on October 12, 2009
by ryo k

ryo k's blog

Browse posts
new Mi iros al Germanio postmorgaŭ
Posted on December 24, 2009
3 comments (latest 5 days ago)
Mi partoprenis en la ĉi-jara Japana Esperanto-Kongreso
7 comments (latest 6 weeks ago)
Mi vizitis Francion
Posted on August 30, 2009
7 comments (latest 6 weeks ago)
Velib' en Parizo
Posted on June 9, 2009
8 comments (latest 5 months ago)
Mi planas viziti lokojn en Parizo
Posted on June 2nd, 2009
16 comments (latest 4 months ago)
Alia planlingvo Esata
Posted on May 20, 2009
6 comments (latest 7 months ago)
Mi iĝis gastiganto de Pasporta Servo 2.0
Posted on May 2nd, 2009
4 comments (latest 7 months ago)
Skype kaj iPhone por Esperanto
Posted on April 15, 2009
8 comments (latest 8 months ago)
Kiel prononci "n" en "dankon" en Esperanto?
Posted on April 8, 2009
31 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 322 times

Mi partoprenis en la ĉi-jara Japana Esperanto-Kongreso

Monday October 12, 2009 at 12:12PM

La 10-12an de oktobro okazis tri-taga Japana Esperanto-Kongreso en Urbo Kofu, Gubernio Yamanashi, kiu lokiĝas ĉirkaŭ 120 km malproksime el mia hejmo.

Mi vizitis na Kofu per aŭto ĉirkaŭ 2:40 uzante ekspresvojon.

Mi renkontis multajn interesajn homojn, japanajn kaj fremdajn, dum la 3 tagoj.

La venontan jaron bedaŭrinde mi ne povos partopreni la JEK en Nagasaki, ĉar ĝi lokiĝas tro malproksima por mi.

7 Comments / add your comment?

Markopro says:
...tro malproksima, Nagasaki?
Ryo, mi memorigas al vi ke lastan januaron vi spertis Aŭstralion kaj somere vi eĉ vizitis Francion! :-)
Ŝerceme kaj amike, Marko.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Masakato says:
Kara ryo k,
Mi bedaŭras, ke mi ne havis sufiĉan tempon babili kun vi en la lasta Japana Kongreso.
Ĉu Nagasaki estas tro malproksima, dum vi vojaĝas eksterlanden per aviadilo?
Ankaŭ al Nagasaki funkcias aviadilo.
Mi mem veturos al Nagasaki per nokta aŭtobuso por ŝpari monon.
Posted 2 months ago. ( permalink )
ryo k says:
Saluton estimataj! Jes, mi amas vojaĝi eksterlanden eĉ se la lando estas tre malproksima. Mi ĝuis viziti Bulgarion, Aŭstralion kaj Francion. Kaj mi estas preta viziti Noxdlingen, Germanio la 27an dec - la 4an jan 2010. Tamen pri Nagasaki... Jes, mi restis en Nagasaki longe kaj turismis multe en 1988. Ĉu ĝi ne estas sufiĉa? Iel, korajn dankojn Marko kaj Masakato pro viaj komentoj! Plej amike, Ryo
Posted 2 months ago. ( permalink )
Markopro replies:
Ryo, ĉu vi baldaŭ vizitos Eŭropon denove? Nu, via onta vizito al Germanio fine de decembro komence de januaro kongruas kun iu E-o jarfina aranĝo, kion pritraktas ekzakte?
Kore, Marko.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
ryo k replies:
Kara Marko, mi vizitos Noerdlingen, Germanio 27/12/2009 - 4/1/2010 por partopreni en la 26a Internacia Festivalo. Kion ĝi pritraktas ekzakte? ... Fakte, mi ne estas certa. Bonvolu esti informata ĉe: http://www.internacia-festivalo.de
Se eblas, mi varbas vin al la IF. Amike el Japanio, Ryo
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Masakato replies:
Kara ryo k,
Mi partoprenas en Esperanto-kongreso ne por turismo, sed por Esperanto.
Por mi ne gravas, kie okazas.
Sed IF en Germanio estas tro malproksima por mi sen mono kaj tempo.
Bonan vojaĝon al vi!
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
ryo k replies:
Kara Masakato, dankon pro via afabla komento! Mi respektas vin ĉar vi partoprenas en kongresoj por Esperanto, ne por turismo. Mi ekzercas uzi Esperanton precipe interrete (Ipernity, Skype, ktp.), kaj ŝatas praktiki Esperanton eksterlande ĉar tie mi devas uzi ĝin. Mi ĝuas paroli Esperanton kun diversaj fremduloj ĉar Esperanto estas internacia lingvo. Kaj.. fakte, por mi gravas kie eventoj okazas ĉar mi ŝatas turismon! Danke kaj amike, Ryo
Posted 6 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...